Israela Laborista Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Israela Laborista Partio
Avoda (העבודה
partiofrakcio
Lando  Israelo
Estro Ehud Barak
Fondiĝo 1968
Ideologio Socialdemokratio,Cionismo
Internacia aliĝo Socialista Internacio
Retejo http://www.avoda.org.li
vdr

La Israela Laborista Partio estas centra-maldekstra israela politika partio, kiu estas membro de la Socialista Internacio. Ĝi estas unu el la plej gravaj israelaj partioj. En Israelo ĝi kutime estas nomata "Avoda".

Historio

La Laborista Partio estis fondita en 1968, kiel alianco inter tri maldekstraj partioj: Mapai, Laborisma Unueco kaj Rafi. La plej granda inter tiuj partioj estis Mapai, kiu estis reginta Israelo senĉese de 1948 ĝis tiam, sub la gvidado de David Ben-Gurion. Dum la postaj jardekoj, la Laboristoj fariĝis la plej granda maldekstra israela partio, dum la Likud fariĝis la plej granda dekstra partio. La Laboristoj kaj la Likud ĉiam estis la du ĉefaj partioj de Israelo ĝis la jaro 2006, kaj alterne gvidis la landon, kutime en koalicioj kun aliaj partioj.

Entute estis kvin ĉef-ministroj kiuj apartenis al la Laborisma Partio: Levi Eŝkol, Golda Meir, Jicĥak Rabin, Ŝimon Peres kaj Ehud Barak. La plej internacie konata el ili estas verŝajne Jicĥak Rabin, kiu subskribis la historiajn akordojn de Oslo en 1995 en kiu li rekonis la OLP de Jasir Arafat. Kiel rezulto, li estis murdita de juda ekstremisto en 1995.

Kiam formiĝis la nova partio Kadima en 2005, parto de la gvidantoj de la Laborista Partio, kun Ŝimon Peres ĉekape forlasis la partion kaj aliĝis al Kadima.

En la generalaj elektoj en 2006, la Laborista Partio alianciĝis kun la religia partio Meimad. La du partioj kune akiris 15 elcentojn de la voĉdonoj, kaj venis en la dua loko post Kadima. Post la elektoj, la Laborista Partio kaj Kadima formis registaron kune, kaj Ehud Olmert de Kadima fariĝis la ĉef-ministro. La estro de la Laboristoj Amir Perec fariĝis la ministro pri defendo, sed li estis multe kritikata pro lia konduto dum la milito kontraŭ Libano.

Post tio, estis elektita nova gvidanto Ehud Barak. En la balotoj de februaro 2009, la partio akiris 13 seĝojn en la Parlamento (Kneset), la plej malalta en la tuta historio de la partio.

Ideologio

La Israela Laborista Partio tradicie havas social-demokratajn poziciojn pri la ekonomio, sed dum la lasta periodo ĝi fariĝis pli centra kaj liberala. Tamen, dum la kampanio por la elektoj de 2006 sub la gvidado de Peretz, la partio prenis pli maldekstrajn star-punktojn pri ekonomiaj demandoj. La Laboristoj estas kutime konsiderataj pli moderaj ol la Likud pri la konflikto kun la Palestinanoj kaj la araba mondo. Tamen, la Laborisma Partio subtenas la fundamentan rajton de Israelo ekzisti kaj ĝia raito defendi sin mem milite de kiu ajn araba minaco, kaj ĝiaj pozicioj ne tiom malsimilas de la averaĝa pozicio de la israela publiko kaj de aliaj israelaj partioj. La plej gravaj politikistoj de la Laborista Partio ofte havis karieron en la armeo, antaŭ ol eniri politikon.

Tamen, la Laboristaj ĉef-ministroj kutime montris sin esti pli moderaj kaj pretaj kompromisi kun la Palestinanoj ol la ĉef-ministroj de Likud.