Israela lernejo de scienco kaj arto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Israela Lernejo de Scienco kaj Arto

La "Israela Lernejo de Scienco kaj Arto" (hebree התיכון הישראלי למדעים ואומנויות), aŭ "IASA" (pro la angla nomo - "Israel Arts and Science Academy") estas gimnazio-pensiono ĉe Jerusalemo por talentplenaj studentoj de tuta Israelo. La gimnazio estis fondita en 1990 de la "Asocio de Plejboneco tra Edukado" de Israelo. Proksimume 200 studentoj loĝas kaj lernas tie.

Studentoj povas elekti unu elekton de la kvar subjektoj - naturscienco, arto, muziko kaj homa scienco.

Tamen, ĉiuj studantoj studas subjektojn kiuj ne interrilatas kun iliaj elektitaj subjektoj, ĉar oni devas studi tiujn sobjektojn en Israelo devige.

La sciencaj studentoj devas studi du sciencojn en la unua duonjaro - la tri elektoj estas Fiziko, Ĥemio kaj Biologio. Plue, ili devas studi komputadon. Poste, ili povas elekti studi ĉiujn de tiuj subjektoj, aŭ ĉesi lerni komputadon aŭ unu el la natursciencoj. Ili devas elekti "ĉefan sciencon" - kiun ili lernos pli multe ol ĉiu ajn alia subjekto.

En 2011, la gimnazio estis unue malfermita por studentoj kiuj loĝas ekster la gimnazio.