Istaksiŭatlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Istaksiŭatlo Istaktepetlo
Iztaccíhuatl Iztactépetl
MountainIztaccihuatlMexico01.jpg
vidaĵo de nordokcidento, de la ŝoseo Puebla-DF proksime de Chalco
Alteco 5286 m
Situo lime de la subŝtatoj PueblaMeksikŝtato de Meksiko
Koordinatoj 19°10′39″N 98°37′58″U  /  19.1775°N, 98.63278°U / 19.1775; -98.63278 (Istaksiŭatlo)Koordinatoj: 19°10′39″N 98°37′58″U  /  19.1775°N, 98.63278°U / 19.1775; -98.63278 (Istaksiŭatlo)
Unua grimpo en 1889 fare de James de Salis
Plej facila montgrimpo vidu tekste
v  d  r
Information icon.svg

La monto kaj eksa vulkano IstaksiŭatloIstaktepetlo, hispane kutime literumata Iztaccíhuatl respektive IxtaccíhuatlIztactépetl, en nova latinliterigo de la naŭatla IstaksiwatlIstaktepetl, foje ankaŭ nomata Mujer dormida (= "virino dormanta"), de Tibor Sekelj laŭ malnova latinliterigo de la naŭatla esperantigita Ikstaksiuatlo, altas 5230 metrojn kaj sekve estas la tria plej alta monto de Meksiko post la montoj Citlaltépetl kaj Popocatépetl.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La ne plu aktiva vulkano havas tri pintojn, kiujn la lokuloj tradicie asociigis kun kapo, brusto kaj piedoj de dormanta virino. La nomo devenas el la naŭatla lingvo kaj laŭvorte signifas "blanka virino". Foje la lokuloj ankaŭ nomas la monton mallonge nur Ixta.

Situo[redakti | redakti fonton]

La monto situas proksimume 70 kilometrojn sudoriente de la ĉefurbo Meksik-urbo kaj je taŭga vetero videblas de la urbo. Ĝi situas 18 kilometrojn norde de la monto Popocatépetl kaj de ĝi dividiĝas per la 3700 metrojn alta pasejo Paso de Cortés.

Montgrimpado[redakti | redakti fonton]

La oficiale unue persone registritan montgrimpon en 1889 plenumis James de Salis, sed arkeologiaj esploroj rezultigis ke la monto longe antaŭe estis grimpita fare de la aztekoj kaj fare de anoj de pli fruaj kulturoj. La plejsimpla grimpovojo komenciĝas en la monta sudo kaj kondukiĝas tra la gorĝo Portillo de los Pies. Sekve pasiĝas la antaŭpintoj Torre de San Agustín, 5020 metrojn alta, kaj Rodillas, 5100 metrojn alta - ekde plimalpli tiu punkto voje oftas glacio. Per la suda deklivo sekvas grimpo al la ĉefa pinto Pecho, 5286 metrojn alta. Por grimpo supren kaj suben kalkulendas du tagoj.

La legendo de Popocatépetl kaj Iztaccíhuatl[redakti | redakti fonton]

En la azteka mitologio Iztaccíhuatl estis princino, kiu enamiĝis al batalisto de sia patro, la azteka imperiestro. La patra imperiestro sendis la bataliston al milito en Oaxaca, kaj promesis al la junulo subteni geedziĝon kun sia filino, se li sane revenus el la milito (kion ne kredis la imperiestro). Oni rakontis al la filino, ke la amato mortis batale, kaj ŝi sekve mortis pro funebro. Kiam la batalisto revenis kaj konstatis la morton de la amatino, li same mortis pro funebro. La dioj kovris ambaŭ korpojn per neĝo kaj transformigis ilin al montoj. La ofte neĝkovrita monto Iztaccíhuatl ofte nomatas "blanka virino" pro la neĝo kaj pro la formo simila al virino kuŝanta surdorse. La batalisto iĝis la vulkano Popocatépetl, kiu pro furiozo pri la perdo de la amatino fojfoje elsputas fajron.

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Inter alie, ankaŭ la esperantista verkisto kaj vojaĝisto Tibor Sekelj en 1953 grimpis la monton[1].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. « Komence de 1953, kiam mi alvenis al Meksiko, la montgrimpa sporto erupte progresis. Nur en Meksikurbo tiutempe ekzistis cento da montgrimpaj kluboj kun 25 000 membroj. Je manko de lernolibro por tiu sporto, la meksikaj montgrimpantoj malkovris mian libron pri Akonkagvo. Kiel komencanto en tiu sporto, en la libro mi skribis ĉion lernitan surterene, ekde la preparo de la ekspedicio, maniero por uzi la pioĉon, starigo de tendo, ĝis la diversaj specoj de lavangoj kaj la efikoj de la altec-malsano. La libron oni eldonis en Meksiko kaj ĉiu meksika montgrimpanto ĝin konis. El tio sekvis ke oni min tie konsideris montgrimpa majstro kaj la membroj de ĉiu klubo deziris ke mi nepre estu ilia gasto dum unu grimpado, kompreneble la plej malfacila. Tiel mi surgrimpis Popokatepetlon, Ikstaksiuatlon kaj multajn aliajn vulkanojn, montojn kaj izolajn rokojn. Do, vole-nevole, mi fariĝis sperta montgrimpanto. » , Sekelj T., Mondo de travivaĵoj, Edistudio, 1981, paĝo 20