Istmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Istmo de Panamo konektas Nordan kaj Sudan Amerikon.

Istmo,[1] alinome terkolo, estas mallarĝa strio de tero, kiu ambaŭflanke havas maran aŭ lagan bordon kaj kunligas du pli grandajn terareojn. Ĝi estas iusence la malo de markolo, kiu estas mallarĝa akvejo inter du maroj.

Istmo estas nature bona loko por konstrui kanalon. La Panama Kanalo, kiu ligas Atlantikon al Pacifiko trans la Istmo de Panamo, tre mallongigas vojaĝon inter la orientaj kaj okcidentaj bordoj de Amerikoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. artikolo istmo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio (oficiala vorto aprobita en la Unua Oficiala Aldono al la Universala Vortaro de 1909)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]