István Bakonyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Bakonyi
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1891 (1891-11-30)
en Felsőnyék
Morto 30-an de novembro 1968 (1968-11-30) (77-jaraĝa)
Lingvoj Ido
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo idistoLiteratura tradukisto • kemia inĝeniero • lingvistoesperantisto
vdr

István (Stefano[1]) BAKONYI (1892-1969) estis la fondinto de la hungara Ido-movado. Komence li estis esperantisto, en 1912 verkis en Esperanto, sed baldaŭ li idistiĝis. Li esperis konvinki la esperantistojn por idistiĝi, sed ili indigniĝis, kaj la komitato de Hungarlanda Esperanto-Societo la 30-an de marto 1913 eksigis lin el la membraro de la societo "pro lia agado kontraŭ la societo". Post lia apelacio la ĝeneralkunsido de la societo aprobis tiun decidon. Post tiu evento Bakonyi apenaŭ povis varbi novajn idistojn el la vicoj de la esperantistoj.

Bakonyi ekpropagandis Idon en universitata medio. Li sukcesis veki la intereson i.a. de Frigyes Schulek (1841-1919), arkitekto, akademiano, en la jaroj 1909-1911 honora prezidanto de La Verda Standardo Hungara Esperanto-Asocio. Apogis lin Pál Dienes (1882-1952), matematikisto. Firmigis lian pozicion tio, ke la rektoro, Gusztáv Rados, estis membro de la Délégation pour l'adoption d'une langue internationale, kvankam ne aktiviĝis en ĝi. Tiel Bakonyi atingis, ke en Teknika Universitato oni, ne permesante organizi Esperanto-kurson, tamen ne rifuzis permesi organizadon de Ido-kurso.

Bakonyi komencis eldonagadon, kaj en la aŭtuno de 1917 lanĉis la kajer-serion Biblioteko dil Internaciona Kulturo, kiun li sukcesis daŭrigi ankaŭ en 1918 kaj 1919. En tiu serio aperis naŭ broŝuroj. La temoj komence estis natursciencaj, filozofiaj, do akcepteblaj por la milittempa cenzuro. Li mem tradukis renomajn aŭtorojn: Pri la Psikala mekanismo di historiala fenomeni de Joseph Breuer kaj Sigmund Freud, Resono ed experimentado de Felix Le Dantec kaj Filozofiala e natursciencala pensado, Skisuro a la psikologio dil exploro de Ernst Mach.

En 1918 fortiĝis kontraŭmilitaj movadoj kaj vigliĝis la intelekta vivo. Bakonyi sukcesis "varbi" tri konatajn intelektulojn por esti honora membro de ULII: Ervin Szabó, Oszkár Jászi kaj Mihály Babits. Bakonyi tradukis studon de Szabó Erudeso e kulturo, kiu aperis en la Ido-revuo Mondo en Stockholm, kaj poste aparta presaĵo ankaŭ en Hungario. En septembro, Bakonyi tradukis kaj eldonis Imperialismo e paco permamanta de Ervin Szabó, kiu mortis la 30-an de oktobro, unu tagon antaŭ la revolucio.

Bakonyi daŭrigis la eldonon de la libroserio Biblioteko dil internaciona kulturo. Krom la jam aperintaj verkoj de Ervin Szabó, Imperialismo e paco permananta kaj Erudeso e Kulturo, oni preparis por eldono ankaŭ la verkojn Socialismo, Sindikalismo e Socialdemokratismo kaj Kombato inter Kapitalo kaj Laboro. Fakte li jam ne sukcesis eldoni la lastajn du, sed aperis Praktikala Georgismo de Julio Pikler, Voyo al la eterna paco de Wahle, La nocioni di la tempo de Henri Bergson kaj Nacionalismo ed internaciismo de Müller kaj Leyer.

Referencoj[redakti | redakti fonton]