István Bocskai
BOCSKAI István aŭ Stefano Boĉkai estis landestro de Transilvanio kaj Hungario. Li estis naskita la 1-an de januaro 1557 en Kolozsvár kaj mortis la 29-an de decembro 1606 en Kassa (Košice).
[redakti] Kariero
Bocskai estis la estro de la unua ribelo de kontraŭ Habsburgo en (1604-1606. La 21-an de februaro 1605 en Marosszerda (Nyárádszereda) li estis elektita landestro de Transilvanio (Lia investado okazis en Medgyes. La 20-an de aprilo 1605 en Szerencs oni elektis lin landestro de Hungario. La reĝan kronon li ricevis de la turka sultano. Post la Milito 15-jara li sukcesis parte restarigi la sendependecon de Transilvanio kaj la liberan praktikadon de la religioj en sia lando. En lia kortego vivis la plej gravaj intelektuloj de la lando: János Rimay, Simon Péchi (sekretarioj), Mihály Káthay (kancelaro), Péter Alvinczi, János Petki (sikula generalo), János Bocatius (diplomato).
[redakti] Fonto
[redakti] Vidu ankaŭ
| Antaŭe: | Princo de Transilvanio | Poste: | |
|---|---|---|---|
| Rudolfo | 1605–1606 | Sigmundo Rákóczi |