István Csala

El Vikipedio, la libera enciklopedio

István CsALA [iŝtvAn ĉala], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csala István estis hungara politikisto, ministro, parlamentano.

István Csala [1] naskiĝis la 2-an de novembro 1899 en Cegléd. Li mortis la 21-an de marto 1987 en Cegléd.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Csala frekventis bazlernejon, poste kurson pri agrikulturo. Ekde 1917 li estis soldato, en la sekva jaro militkaptito en Italio. Hejmenveninta li estis soldato en armeo de Miklós Horthy ĝis 1921, poste li laboris parte en la familia bieneto, parte en luita bieno, parte en kooperativo pri laktaĵoj. En 1931 li aliĝis al Etbienula Partio. Inter 1942 kaj 1944 li denove estis soldato. En la malfrua 1944 li estis elektita deputito de Provizora Nacia Asembleo, en la sekva jaro li estis elektita parlamenta deputito (denove li elektiĝis en 1947). En la jaroj 1948 kaj 1949 li estis ministro pri agrikulturo en Kabineto Dobi duonjaron, poste li ricevis diversajn ŝtatajn kaj politikajn postenojn. En la frua 1956 li laboris hejme en la kolĥozo, kiu post monatoj ĉesis pro Hungara revolucio de 1956. En 1959 li denove aliĝis al la nova kolĥozo (aŭ kooperativo), kie li estis kolĥozestro inter 1964-1968, poste li pensiuliĝis.

Fontoj[redakti | redakti fonton]