István Fábián

El Vikipedio, la libera enciklopedio

István Fábián [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fábián István estis hungara lingvisto, pastro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1858).

István Fábián [1] naskiĝis la 2-an de septembro 1809 en Rábatamási. Li mortis la 19-an de julio 1871 en Győr.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Fábián frekventis lernejojn en Sopron kaj Győr. Li pastriĝis kaj li eklaboris en 1833 en Bogyoszló. Baldaŭe li estis pastro en diversaj komunumoj, dume li estis ankaŭ edukisto en duka familio Esterházy. Li atingis diversajn pastrajn rangojn (ekzemple kanoniko en 1869) kaj postenojn, dume li ofte okupiĝis pri la hungara kaj suomia lingvoj.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A magyar szókötés szabályai (1846)
  • Finn nyelvtan (Suomia gramatiko) (1859)
  • tradukaĵo el Kalevala
  • Magyar néptalányok (1860)

Fontoj[redakti | redakti fonton]