István Fekete

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

István FEKETE [iŝtvAn], hungare Fekete István, Esperante Stefano Fekete estis populara hungara verkisto, membro de Societo Kisfaludy. Ĝis 2002 hungare aperis 8 700 000 da ekzempleroj, eksterlande en 10 lingvoj en 12 landoj en 45 eldonoj liaj verkoj aperis.

Skulptaĵo pri István Fekete
Memortabulo pri István Fekete
Kovrilpaĝo de origine hungara infanromano István Fekete:Vuk Budapeŝto, 1966, eld: Corvina; trad: Margit Leszkó

István Fekete naskiĝis la 25-an de januaro 1900 en Gölle. Li mortis la 23-an de junio 1970 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li frekventis lernejon loke, poste en Kaposvár. Dum la 1-a mondmilito li batalis, kiel kaporalo. Poste li lernis por esti agronomo en Mosonmagyaróvár. Li komencis labori en Bakóca, kie li edziĝis, baldaŭe havanta filinon kaj filon. La nova familio venis al Ajka, kie li laboris eminente kaj ofte ĉasadis. Li komencis sian karieron en 1936, tiam debutis, kiel verkisto. En 1946 li devis silenti, ĉar li prezentis la teroron de la komunistoj, fine la policanoj preskaŭ mortbatis lin. Poste li verkis nur faklitereturon pri la agrario kaj foje en katolikaj periodaĵoj. Li kelkfoje ricevis premiojn kaj baldaŭe li eldonis sukcesajn porjunularajn verkojn.

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1914 la unua poemo aperis en periodaĵo
  • 1937 A koppányi aga testamentuma (Testamento de la agao de Koppány), historia porjunulara romano
  • 1939 Zsellérek (Malriĉaj kamparanoj), romano
  • 1940 Hajnalodik (Tagiĝo), sukcesa teatraĵo
  • 1941 Dr. Kovács István (Dr István Kovács), scenario de filmo
  • 1944 Emberek között (Inter homoj), romano
  • 1955 Kele junulara romano pri cikonio
  • 1955 Lutra junulara romano pri lutro
  • 1955 Halászat (fiŝado), lernolibro
  • 1957 Tüskevár (Dorno-fortikaĵo), sukcesa junulara romano, poste filmo
  • 1957 Bogáncs junulara romano pri hundo
  • 1959 Téli berek (Vintra bosko), romano daŭrigo de Tüskevár
  • 1960 Pepi-kert (Ĝardeno de Pepi), scienca verko pri arboreto de Szarvas
  • 1965 Vuk junulara romano pri vulpo
  • 2006 Erdély (Transilvanio, prozoj

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Vuk (vidu pli supre)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • skulptaĵo
  • memortabuloj
  • literatura societo pri István Fekete
  • pli, ol 30 lernejoj havas la nomon István Fekete

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio