István Gábor

El Vikipedio, la libera enciklopedio

GÁBOR István (ga:l) estis hungara ĵurnalisto, verkisto naskita en Nadjvarado la 9-an de septembro 1908 kaj mortinta en Nordhausen la ? novembro 1944.

Kariero[redakti | redakti fonton]

István Gábor finis la mezlernejon en Oradea, de 1928 li restadis en Francio kaj Belgio. Pro financaj kaŭzoj li ne povis fini la Ĵurnalistakademion. Liajn kelkajn artikolojn publikis la Volonté kaj Weltbühne. En 1930 li revenis sian naskiĝurbon, kie li estis kunlaboranto de la gazeto Nagyváradi Napló. Post unu jaro li estis redaktoro de la gazeto Szabad Szó. En 1932 kune kun Sándor Turnowsky li estis iniciinto de la kontraŭfaŝisma eldonaĵo Manifestum, kiu protestis kontraŭ la mortkondamno de Imre Sallai kaj Sándor Fürst. En 1933 li ekredaktis la kontraŭfaŝisman literaturan monatrevuon Erdély ír en Oradea, kies aperis nur tri numeroj. Li estis tiam jam kunlaboranto de la gazeto Brassói Lapok kaj de 1937 li estis redaktoro de ties literatura suplemento. Liaj pluraj publikistikaĵoj kaj noveloj aperis en Független Újság kaj Korunk, same en kolektvolumoj. En aŭtuno de 1940 pro presarproceso iniciatita kontraŭ li, li rifuĝis al Marosvásárhely, poste je la komenco de 1942 li translokiĝis en Koloĵvaron. Sub plumnomo Bory István li publikis en gazetoj Kelet Népe kaj Magyar Nemzet de Budapeŝto, sub plumnomo Körösi István li estis kunlaboranto de Estilap de Koloĵvaro. En 1944 li aliĝis al Békepárt. Post la germana okupo oni deportis lin al Aŭŝvico. La lastaj novaĵoj pri li estas el la koncentrejo de Nordhausen el dato 27-a de novembro 1944. Lia aŭtobiografia romano dum la germana okupo perdiĝis.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A „Fekete macska” szálloda (romaneto, Brassó, 1935);
  • Ember aki talán csak figura (Korunk, 1935. 4. sz.);
  • Égő Spanyolország (sub plumnomo Estebano Roberto, broŝuro, Nagyvárad, 1938).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon