István Győrffy (botanikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

István Győrffy [iŝtvAn djOrfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Győrffy István estis hungara botanikisto, profesoro, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1940). Lia botanika nomo estas „Győrffy”, lia filo estis Barna Győrffy.

István Győrffy [1] naskiĝis la 19-an de decembro 1880 en Hidasnémeti. Li mortis la 16-an de aprilo 1959 en Székesfehérvár.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Győrffy lernis en Universitato Kolozsvár, poste li instruis en mezlernejo inter 1904-1913. Li revenis poste por instrui en Universitato Kolozsvár, post la 1-a mondmilito jam en Universitato Ferenc József en Szeged, kie li estis rektoro en la studjaro 1929. Li establis botanikan ĝardenon kaj novan katedron en Szeged. Kiel emerito li vivis en Mátra, Gyula kaj Csákvár. Li okupiĝis precipe pri muskoj.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • M. Bryológiai adatok a Magas Tátra flórájához

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Lian nomon portas specioj de Taksonoj kaj Algoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]