István Gyarmati (fizikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Gyarmati
Persona informo
Naskiĝo 5-an de septembro 1929 (1929-09-05)
en Szeged
Morto 23-an de oktobro 2002 (2002-10-23) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Debrecen
Okupo
Okupo fizikistokemiistosciencisto • universitata instruisto
vdr

István Gyarmati [iŝtvAn djarmati], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyarmati István estis hungara fizikisto, kemiisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1990).

István Gyarmati [1] naskiĝis la 5-an de septembro 1929 en Szeged. Li mortis la 23-an de oktobro 2002 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Gyarmati frekventis gimnazion en Orosháza, poste universitatojn en Szeged kaj Debrecen. inter 1948-1953. Post lernado li ekinstruis en la universitato, ekde 1955 jam en Budapeŝto. Li doktoriĝis en 1968. Inter 1968-1975 li estis katedrestro en universitato en Gödöllő. Li okupiĝis precipe pri termodinamiko. En 1994 li pensiuliĝis. Li ricevis 3 premiojn inter 1970-1994.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Bevezetés az irreverzibilis termodinamikába (1960)
  • On the fundamentals of thermodynamics (1962)
  • Fizika (1967)

Fontoj[redakti | redakti fonton]