István Hegedűs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Hegedűs
Persona informo
Naskiĝo 7-an de septembro 1848 (1848-09-07)
en Kluĵo
Morto 31-an de decembro 1925 (1925-12-31) (77-jaraĝa)
en Orosháza
Profesio
Okupo tradukistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

HEGEDŰS István (hegedyŝ) estis hungara literaturhistoriisto, tradukisto, universitata profesoro, ano de MTA naskita en Koloĵvaro la 7-an de septembro 1848 kaj mortinta en Orosháza la 31-an de decembro 1925.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Hegedűs studis en la reformita kolegio de Koloĵvaro, poste teologion en Peŝto, Berlino, pli poste en Lepsiko, kaj de 1872 li estis instruisto de la reformita kolegio de Koloĵvaro, inter 1881–87 ĝia direktoro. De 1886 li estis privatprofesoro de la Universitato de Koloĵvaro. Inter 1890–1919 li prelegis klasikfilologion en la Universitato de Budapeŝto. De 1893 li estis membro de la Societo Kisfaludy. Li estis dum longa tempo prezidanto de la Philologiai Társaság, fondinto de Popolakademio Erzsébet. Li publikis plurajn studojn pri klasikfilologio, kompara mitologio, literaturhistorio kaj pri la historio de la hungara humanismo. Liajn drampoemojn (A költő leánya, Éjféli párbaj) prezentis la Kolozsvári Nemzeti Színház (1881). Li tradukis multe, precipe el verkoj de Esĥilo, Menandro, Janus Pannonius, Goethe, Schiller, Grillparzer .

Libro[redakti | redakti fonton]

  • Utilismus a nevelésben (Bp., 1879);
  • Költemények (Bp., 1881).

Fonto[redakti | redakti fonton]