István Kolonics

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Kolonics
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1826 (1826-08-26)
en Subotica
Morto 30-an de novembro 1892 (1892-11-30) (66-jaraĝa)
en Cetățuia
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo orgenkonstruo
vdr

István KOLONICS [koloniĉ] hungara orgenkonstruisto. Li naskiĝis en Szabadka en 1826 kaj mortis en Csatószeg la 30-an de novembro 1892.

Kariero[redakti | redakti fonton]

István Kolonics loksidiĝis en 1855 en Kézdivásárhely kaj tie li loĝis ĝis sia morto. Dum Li faris sian 199-an orgenon, li mortis subite en la preĝejo de Csatószeg. Sian unuan orgenon li konstruis en Baja en 1854. Liaj plej grandaj organoj troviĝas en preĝejoj de Gyulafehérvár, Székelyudvarhely, Gyergyószentmiklós, Tusnád. Lia busto en Kézdivásárhely estas skulptita de Mihály Vargha, muldita en bronzon de Csaba Sánta, la piedestalo farita de András Dóczi.

Fonto[redakti | redakti fonton]