István Lakatos (ĵurnalisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

LAKATOS István (lakatoŝ) estis hungara publicisto, socidemoktrata politikisto naskita en Sárvásár la 14-an de septembro 1904 kaj mortinta en Kluĵo la 3-an de septembro 1983.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Lakatos István studis en kolegio kaj en presistfaklernejo en Kluĵo (1914-25). Li debutis en Presejo Lepage de Kluĵo, poste li laboris en Presejo Adevărul de Bukareŝto (1928-40). De 1934 li estis redaktoro de semajngazeto Előre kune kun Géza Hoffer. Pli poste li laboris en presejo Minerva kaj estis kunlaborinto de la Népszava de Budapeŝto (1941-44). Li estis redakciano de la monatgazeto Szakszervezet de januaro 1945. Li estis kunlaborinto de Lumea Nouă, Viitorul Social kaj Erdélyi Munkás Naptár (1945-47), respondeceldonisto kaj ĉefartikolisto de Szövetkezeti Értesítő, parlamenta deputito (1946-48). De 1950 li estis politika malliberulo ĝis 1964.

Fonto[redakti | redakti fonton]