István Lovas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

István LOVAS [iŝtvAn lovaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lovas István estis hungara fizikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1987).

István Lovas [1] naskiĝis kiel Leboniczki István la 1-an de oktobro 1931 en Gyöngyöshalász.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Lovas frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1950-1955. Li eklaboris en centra fizika esplora instituto. Kiel instituta membro li profitis la eblecon labori en Kopenhago kaj Kuna Instituto por Atomfizika Esploro (Dubna). En 1971 li doktoriĝis antaŭ MTA. En 1986 li ekinstruis en universitato de Debrecen, kie li estis katedrestro. Li okupiĝas precipe pri nuklea fiziko. Li ricevis 4 premiojn inter 1960-2010.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Az atommagok kollektív gerjesztései (1991) - libro
  • Astrofizica (2003) - libro
  • A részecske-családok száma (1991) - artikolo
  • diversaj studentaj lernolibretoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]