István Molnár (muzeologo)
Dr. MOLNÁR István estis hungara pedagogo, etnografo, muzeologo naskita en Bordos la 17-a de decembro 1910 kaj mortinta en Cristuru Secuiesc la 10-an de januaro 1997.
[redakti] Biografio
La mezlernejon István Molnár finis en Székelykeresztúr (1929) kaj apud geografio kaj historio li akiris fakkvalifikon ankaŭ pri etnografio en Universitato Ferdinand en Kluĵo (1935). Li revenis en sian mezlernejon. Kun siaj lernantoj kaj instruistkolegoj li fondis lernejan, poste urban muzeon (1946). Li doktoriĝis ĉe profesoro Béla Gunda en la Universitato Bolyai (1948). Post la ĉesigo de pedagogia lernejo, kie li estis instruisto, ekde 1956 ĝis sia pensiiĝo (1977) li dediĉis sian agadon nur al muzeo. Li publikigis multajn studojn etnografiajn. Estas gravaj ankaŭ liaj lokhistoriaj esploradoj. En revuo Művelődés li prezentis la formadon de Székelykeresztúr (1978-79). En ĵurnalo Hargita Népe prezentis la vilaĝojn Csehétfalva, Tarcsafalva, Székelyszentmihály, Bencéd, Kobátfalva, Tordátfalva, Székelyszentmiklós, Kiskede, Nagykede, Rugonfalva (1991-92).
[redakti] Libroj
- Sóvidéki keresztszemesek. Cusături din Ţinutul Ocnelor (kun Molnár Kálmán, Csíkszereda 1971);
- Csontkarcolatok, porszaruk rajzai. Modele de incizie pe os (kun teksto rumana de Ovidiu Marcovici, kun desegnaĵoj de Ughy István. Csíkszereda 1975).
- Rátok bízom... etnografiaj fotoj, 2012.
