István Morócz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfuzu kun István Mórocz!

István Morócz [iŝtvAn morOc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Morócz István estis hungara kuracisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1858). Lia nobela antaŭnomo estis: martosi.

István Morócz

István Morócz [1] naskiĝis la 25-an de decembro 1816 en Ludas. Li mortis la 10-an de oktobro 1881 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Morócz frekventis gimnazion en Gyöngyös, universitaton en Pest (urbo), kie li ricevis diplomon en 1846. Jam dum lernado li interesiĝis pri la agrario. Li iomete plulernis en Berlino, poste li studvojaĝis al Prusio, Nederlando kaj Belgio. En 1848 kiel armea kuracisto li finbatalis la hungaran liberecbatalon. En 1850 li ekhavis postenon en redaktejo en Pest, kie li kontribuis agrarajn artikolojn. Baldaŭe li strebis por la vinkulturo. Li ricevis premion en 1868, en 1880 li estis nomita reĝa konsilanto.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Az alkalmazott vegytan történeti vázlata (1846)
  • Mezei gazdaság könyve (Libro de kampa ekonomio), (1855-58) - transpreno el angla libro The book of the farm al hungariaj cirkonstancoj
  • Denkschrift des ungarischen Landes-Agrikulturvereins in Angelegenheit der ungar (1862 ankaŭ france)

Fontoj[redakti | redakti fonton]