István Réti
El Vikipedio
RÉTI István estis hungara pentristo naskita en Hungario la 16-an de decembro 1872 en urbo Nagybánya (nun Rumanio), kaj mortinta la 17-an de januaro 1945 en Budapeŝto.
Enhavo |
Kariero [redakti]
István Réti lernis en Budapeŝto, poste de 1991 en la artistskolo de Simon Hollósy en Munkeno. En 1893 li faris duonjarstudon en Parizo en Julian Akademio. Kune kun János Thorma li faris preparojn por la malfermo de la Artistkolonio de Nagybánya. Post 1902 li estis unu el la estraranoj de libera artistskolo de Baia Mare. De 1923 li fariĝis profesoro de la arta altlernejo de Budapeŝto kaj inter 1928 kaj 1935 li estis ties rektoro. Li verkis ankaŭ artteoriajn kaj estetikajn studojn