István Sütő

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SÜTŐ István [sytoe:] estis rumania hungara poeto. Li naskiĝis en Târgu Mureș la 29-an de septembro 1949 kaj mortis en Târgu Mureș la 26-an de januaro 1987.

Kariero[redakti | redakti fonton]

István Sütő finis post la liceo tekniklernejon pri konstruado, poste li estis studento pri hungara-angla lingvoj de UBB de Kluĵo. Dume li laboris ĉe la ĵurnalo Megyei Tükör de Sfântu Gheorghe, ĉe urba kulturdomo, li instruis en vilaĝa lernejo. Reveninte en sian naskiĝurbon, li estis teatra helplaboristo.

Poemvolumoj[redakti | redakti fonton]

  • Arcfogyatkozás (Buk. 1981 = Forrás);
  • Nagy családi album (sl. 1983);
  • „én, Dániel” (sl. 1987).
  • Utazások álruháért, kolektitaj poemoj postmortaj (Mv. 2004).

Fonto[redakti | redakti fonton]