István Sass

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Sass
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aprilo 1945 (1945-04-03) (78-jaraĝa)
en Valea lui Mihai
Alma mater Universitato de Bukareŝto
Familio
Patro Kálmán Sass
Okupo
Okupo astronomo • matematikisto
vdr

István SASS [ŝaŝ] estas rumania hungara matematikisto kaj astronomo. Li naskiĝis Valea lui Mihai la 3-an de aprilo 1945.

Kariero[redakti | redakti fonton]

István Sass diplomitiĝis en Universitato de Bukareŝto pri matematiko-astronomio (1969). Li doktoriĝis per disertacio Stadii tîrzii în evoluţia stelelor en UBB de Kluĵo (1986). De 1969 li instruis en Baia Mare. Li publikigis en Bányavidéki Fáklya, en kiu en 1980 li aperigis artikolserion kun titolo A csillagok világa (La mondo de steloj). Liaj fakstudaĵoj aperis fakeldonaĵoj de UBB en Contributions of the Astronomical Observatory Proceedings of the Colloquium of Astronomy Section Astrophysics. 1977. nov.; Proceedings of the Symposium on Methods, Models and Techniques in Physics and Related Fields. 1987).

Fonto[redakti | redakti fonton]