István Szász (1899-1973)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el István Szász (filo))
István Szász
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1899 (1899-06-24)
en Sighișoara
Morto 16-an de februaro 1973 (1973-02-16) (73-jaraĝa)
en Kluĵo
Tombo Tombejo Házsongárd
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro István Szász (agronomo)
Frat(in)o Ferenc Szász (redaktoro)
Infano István Tas Szász
vdr

SZÁSZ István [sa:s], szövérdi estis rumania hungara agrikultura fakverkisto. Li naskiĝis en Segesvár la 24-an de junio 1899 kaj mortis en Kluĵo la 16-an de februaro 1973. Li estis la pli juna frato de Ferenc Szász kaj la filo István Szász, la patro de kuracisto István Tas Szász.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Szász István akiris diplomon en Debreceno en 1921, doktoriĝis en 1945 en Agrikultura Akademio de Kluĵo. De 1923 li laboris en la filio de Kluĵo de Central Agency Ltd. de Glasgow, de 1930 li estis deputito, poste inspektisto ĉe Romanofir Rt., de 1940 sekciestro de EMGE; pli poste direktoro, afergvidanta vicprezidanto.

Fonto[redakti | redakti fonton]