István Széchenyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

SZÉCHENYI István [SEĉenji Iŝtvan] (21-a de septembro 1791 en Vieno - 8-a de aprilo 1860 en Döbling ĉe Vieno), estis hungara grafo. Multaj nomas lin, kiel faris Lajos Kossuth, "la plej granda hungaro". Lia patro estis Ferenc Széchényi, liaj filoj estis Béla Széchenyi kaj Ödön Széchenyi.

Széchenyi forte kontribuis al la progresigo de Hungario. Kvankam la familio de liaj gepatroj vivis en Aŭstrio, li estis edukita en la hungara lingvo. Studinte en Anglio kaj vojaĝinte tra pluraj eŭropaj landoj li en 1825 fondis la Hungaran Sciencan Akademion, zorgis pri konstruado de vojoj kaj la navigebligo de Danubo; inter Buda kaj Pest (urbo) li konstruigis la unuan ĉenponton, kiu nun portas lian nomon. Li jam faris planojn por la tunelo sub la budapeŝta burgo, realigota poste en 1854 de Adam Clark.

En la disputo de Hungario pri la Aŭstra-hungara interkonsento kun la centra registaro en Vieno li prenis pli moderan pozicion ol Lajos Kossuth. Kiam Hungario proklamis sin sendependa en 1848, li iĝis ministro pri transportoj kaj socialaj aferoj.

Kiam en 1849 Aŭstrio kun rusia helpo disbatis la hungaran revolucion, Széchenyi havis psikan krizon kaj iris al nerva sanatorio en Döbling. Li sukcesis tiom resaniĝi, ke li povis daŭrigi sian verkadon.

En 1859 Széchenyi verkis satiron pri la aŭstria ministro Bach kaj ties propagandilo "Rückblick" (retrorigardo). Plej malfrue ek de tiam la polico suspektis lin pro politika nefidindeco kaj en marto 1860 traserĉis lian loĝejon. En aprilo Széchenyi mortpafis sin. Tuta Hungario funebris pri li.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A Lovakról (Pri la ĉevaloj)
  • Hitel (Kredito)
  • Világ (Mondo)
  • Stádium (Stato)
  • A magyar játékszinről (Pri la hungara teatro)
  • Kelet népe (Popolo de oriento)
  • Önismeret (Sinkono)
  • Ein Blick (Rigardo)


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]