István Szőnyi
El Vikipedio
Ne miskomprenu kun István B. Szőnyi!
István Szőnyi [iŝtvAn sOnji], hungare Szőnyi István estis eminenta hungara pentristo.
Vivo [redakti]
Li naskiĝis en Újpest en la 17-an de januaro 1894, kiel Schmidt István apartenanta al la germana minoritato. La familio prenis hungarecan nomon Szőnyi en 1898. Li mortis en Zebegény, en la 30-an de aŭgusto 1960.
Li lernis pentroarton en Budapeŝto kaj en Artkolonio de Nagybánya, poste li finbatalis la 1-an mondomiliton. Li unuafoje ekspoziciis en 1920. Ekde 1923 li vivis en Zebegény, kie li ofte elektis la lokajn temojn. Dum la 2-a mondmilito li helpis la judojn.
Oni rememoras pri li per memordomo en Zebegény kaj per skulptaĵo en Budapeŝto.
Verkaro (selekto) [redakti]
- Post banado (Fürdés után) (1921)
- Montetoj de Zebegény (Zebegényi dombok) (1923)
- Zebegény (1926?)
- Valo en Zebegény (Zebegényi völgy) (1927)
- Aŭtuno en Zebegény (Ősz Zebegényben) (1927-28)
- Vilaĝo kovrita per neĝo (Behavazott falu) (1927-28)
- La Danubo estas griza (Szürke a Duna) (1935)
- Ombreloj (Esernyők) (1939)
- Zebegény - ĝardeno de la pentristo (Zebegény – a festő kertje)
Fontoj [redakti]
- Hungara Vikipedio