István Szűcs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Szűcs
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1811 (1811-05-01)
en Tiszaderzs
Morto 23-an de decembro 1891 (1891-12-23) (80-jaraĝa)
en Debrecen
Okupo
Okupo advokato
vdr

István Szűcs [iŝtvAn sUĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szűcs István estis hungara juristo, juĝisto, advokato, profesoro, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1846).

István Szűcs [1] naskiĝis la 1-an de majo 1811 en Tiszaderzs. Li mortis la 23-an de decembro 1891 en Debrecen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Szűcs lernis en Debrecen, poste nelonge li estis akademia rektoro en Mezőtúr. En 1838 li akiris diplomon pri advokato kaj li eklaboris en la ŝtata administrado. En la sekva jaro li plulernis en Vieno. En 1840 li ekinstruis en altlernejo de Debrecen. Li plenumis ankaŭ diversajn ekleziajn postenojn, ekzemple en 1847 li estis eklezia notario. Post jardeko li forlasis la instruadon havanta ŝtatan postenon. Baldaŭe li estis juĝisto kaj pedagogia inspektoro. Liaj artikoloj aperis ekzemple en Athenaeum (revuo).

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A magyar jogtan állásának a multhozi viszonyairól s korszerű haladásáról (1840)
  • Házassági viszonyokat szabályozó újabb törvények s legfels. rendeletek, a tiszántúli helv. ev. lelkipásztorok részére összeszedve (1854)
  • Szabad kir. Debreczen város történelme (Historio de libera reĝa urbo Debrecen), (1871)
  • A debreczeni casino története... (1884)

Fontoj[redakti | redakti fonton]