István Türr

El Vikipedio, la libera enciklopedio

István Türr [iŝtvAn tur] (laŭ hungarlingve kutima nomordo Türr István) estis hungara liberecbatalanto, itala reĝa generalleŭtenanto. Li estis partoprenanto de la italaj reunuiĝaj bataloj de 1848, unu organizanto de konstruado de la Korinta kanalo.

Lia origina nomo estis ’’Thier István’’-

István Türr
Memortabulo pri István Türr

István Türr [1] naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1825 en Baja. Li mortis la 3-an de majo 1908 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Türr lernis malmulte. En 1842 li soldatiĝis. Li servis en Lombardio ĝis 1849. poste li rifuĝis al la italoj. Tie li gvidis hungaran trupon kontraŭ Habsburgoj. Pro fiasko de la itala liberecbatalo li rifuĝis al la brita armeo. En 1855 la Habsburga Imperio trovis kaj komdamnis lin je morto, sed pro interveno de brita diplomatio li liberiĝis kaj alvenis en la Turka Imperio. En 1859 li denove batalis por la itala sendependeco kune kun Giuseppe Garibaldi. En 1861 li edziĝis. Post jaroj li ricevis amnestion kaj li hejmenvenis. En 1869 li fondis framasonan loĝion en Pest (urbo). En 1870 li konatiĝis kun Béla Gerster, kun kiu li partoprenis en konstruado de Kanalo Danubo-Tiso-Danubo, en 1876 li partoprenis en Panama kanalo kun Ferdinand de Lesseps, fine en Korinta kanalo. Li ricevis francan premion Honora legio.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ’’Arresto processo e condanna del colonello Türr. Narrati da lui medesimo’’ 1856, 1862. 1863
  • ’’Ausztria-Magyarország és Oroszország’ (1871)
  • ’’Benjamin Franklin élete és tanairól’’ 1880.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

.