István Tőke

El Vikipedio, la libera enciklopedio

TŐKE István, Vásárhelyi Tőke (toe:ke) estis hungara natursciencisto, instruisto naskita en ? antaŭ 1700 kaj mortinta en Nagyenyed en 1768.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Tőke studis verŝajne eksterlande kaj de 1725 ĝis 1745 li estis instruisto pri filozofio kaj fiziko de la reformita ĉefkolegio de Nagyenyed. En 1736 li eldonis la unuan eksperimentan fizikan lernolibron en Hungarujo. La scienchistorio konsideras lin apud István Hatvani unu el la plej gravaj natursciencistoj de tiu tempo kaj lian libron kiel valoran dokumenton de la tiama scienca vivo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Institutiones philosophiae naturalis dogmatico-experimentalis… (Cibini 1736);
  • Consideratio magnitudinis mundi adspectabilis physico-astronomica…(Nagy-Enyedini 1764).

Fonto[redakti | redakti fonton]