István Tisza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
István Tisza

Grafo TISZA István (n. 8-an de aprilo 1861, Pest (urbo) – m. 31-an de oktobro 1918, Budapeŝto) estis ŝtatviro, unu el la plej elstaraj politikistoj dum la lastaj jardekoj de la Aŭstra-Hungara Monarĥio. Li estis dufoje ĉefministro de Hungario (1903–05; 1913–17), fervora apoganto kaj defendanto de la dualisma sistemo, instiganto de kunagado de grandbienuloj kaj grandkapituloj. Dum la unua mondmilito, li estis fidela apoganto de la alianco al Germanio.

István Tisza estis filo de Kálmán Tisza, li heredis la grafan titolon per reĝa permeso en 1897 de la seninfana onklo Lajos Tisza. Li studis en Berlino, Heidelbergo kaj Budapeŝto, doktoriĝis pri ŝtatscienco, poste laboris sur bieno de la patro. Oni elektis lin en 1886 parlamenta reprezantanto de Vízakna. Li aliĝis al la reganta Liberala partio kaj iĝis ties reputacia ekonomipolitika fakulo. Post abdiko de lia patro en 1890, li havis pretan politikan programon kaj iĝis unu gvidanto de la partio. Li rekonis, ke la multflanka krizo de la dualisma ŝtato, la balkana politiko de la Monarĥio kaj forta armilizado de Francio kaj Rusio kondukas al milito, tiel li vidis grava la evoluigon de la ekonomio kaj armea forto. Socipolitike, li subpremis la socialdemokratan movadon, plibonigis cirkonstancojn de la kamparanoj kaj malriĉuloj.

En dua duono de la 1890-aj jaroj, lia plej grava celo estis fortigo de parlamenta kaj rega situo de la Liberala partio. Tiun malebligis la daŭra obstaklo (obstrukcio) de la opozicio, tiel li daŭre postulis rigorigon de la parlamenta agado. La subpremon de la obstrukcio ne apogis eĉ la propra partio. En aŭtuno de 1902, Hungario restis sen akceptita budĝeto, pro la akraj diskutoj, neinterkonsento pri evoluigo de la komuna armeo. Post abdiko de ĉefministro Kálmán Széll (14-an de junio 1903), Tisza ricevis eblon formi registaron, sed tio ne sukcesis. Post kiam la registaro de Khuen-Héderváry Károly travivis nur unu kaj duonmonaton, la imperiestro Franco Jozefo nomumis Tisza denove ĉefministro (3-an de novembro 1903).

La plej grava problemo de lia registaro retsis la opozicia obstrukcio, sed li en novembro de 1904 sukcesis modifigi la regulojn de la parlamenta agado. La intern-politika krizo do ne ĉesis, sed fortiĝis la disfalo de la Liberala partio. Post kiam la opozicio detruis la meblaron de la parlamenta sideja ĉambro (13-an de decembro), la reĝo demisiigis la parlamenton (30-an de decembro).

La liberala partio malsukcesis en la balotoj de 1905, kvankam Tisza gvidis kelkajn monatojn malplimultan registaron, la reĝo maldungis lin la 18-an de junio 1905. Tisza tiam malfondis la partion, retiriĝis al sia bieno kaj revenis nur tiam, kiam vidis krizon de la koalicio. Tiam li organizis el la iamaj fiduloj ka Nacian laborpartion, kiu venkis la balotojn en 1910. Post kiam la balkanaj militoj urĝigis la modernigon de la armeo, en 1912 Tisza iĝis prezidanto de la parlamento. La sekvan tagon post lia elektiĝo (23-an de majo 1912) okazis la plej granda protestmarŝo en Budapeŝto (sangruĝa ĵaŭdo), sed li malatentis tion kaj eĉ la sensukcesan atencon kaj trabatis modifigon de reguloj pri parlamenta agado.

Tisza iĝis denova ĉefministro la 10-an de junio 1913. En centro de lia agado estis fortigo de la pormilita antaŭpreparo. Komence li kontraŭis la militdeklaron kontraŭ Serbio, ĉar li ne volis novajn slavajn amasojn en la Monarĥio kaj li opiniis, ke eblaj balkanaj partneroj de la Monarĥio estas tre malfortiĝantaj. Li ŝanĝis sian opinion je persistemo de la germana aremea gvidantaro kaj ekde tiam, li iĝis senkondiĉa apoganto de la milito.

Kiam la nova imperiestro Karlo la 4-a provis enkondukis novajn balotajn regulojn, leĝojn – por eviti la revolucian redikaliĝon de la amasoj -, Tisza proteste abdikis (15-an de junio 1917).

Ĉar lia nomo estis simbole alligita al la milito, tiel senesperaj soldatoj murdis lin en la unua tago de la kalistefa revolucio. Li estis membro de Hungara Scienca Akademio.