István Balsai
István Balsai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de aprilo 1947 en Miskolc |
Morto | 1-an de marto 2020 (72-jaraĝa) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | advokato • politikisto |
István Balsai [iŝtvAn balŝai], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Balsai István Ákos estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, advokato.
István Balsai [1] naskiĝis la 5-an de aprilo 1947 en Miskolc, mortis la 1-an de marto 2020.
Biografio[redakti | redakti fonton]
István Balsai abiturientis en 1965, inter 1967 kaj 1972 li lernis juron en Universitato Eötvös Loránd, poste li laboris kiel advokato. Li aliĝis al la naskiĝantaj novaj nekomunistaj movadoj en 1988. Li estis parlamenta deputito inter 1990 kaj 2011, eĉ li estis ministro pri justico inter 1990-1994. En 2011 li estis nomumita konstitucia kontrolisto, tial li abdikis pri aliaj postenoj. Li havas edzinon, kiu naskis 2 filojn.