István Dimény

El Vikipedio, la libera enciklopedio

DIMÉNY István Herczka (dime:nj) estis rumania hungara verkisto, ĵurnalisto naskita en Budapeŝto la 17-an de aŭgusto 1913 kaj mortinta en Bukareŝto la 19-an de junio 1973.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Dimény studis en Temeŝvaro, sed antaŭ la ekzameno de matureco li iĝis kunlaboranto en Arado de la gazeto Reggel. De 1930 li laboris ĉe la gazeto 6 Órai Újság de Temeŝvaro. Li estis politikartikolisto kaj belarta kritikisto. Pro liaj kontraŭfaŝismaj artikololoj kaj agadoj oni malliberigis lin plurfoje kaj ordonis lin al laborservo. En 1944 li eskapis kaj ĝis 1947 li vivis en Palestino. Post reveno en Rumanion li estis temeŝvara raportisto de la gazeto Romániai Magyar Szó, poste ĉefredaktoro de Szabad Szó de Temeŝvaro, redaktoro de la Bánsági Írás. De 1953 li laboris en Bukareŝto ĉe la eldonejo Editura de Stat pentru Literatură şi Artă. Li tradukis el verkoj de rumanaj verkistoj.

Publikaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Kovács Pál új élete (raportaĵo, Bukarest, 1949);
  • Öntők (rakontoj, Bukarest, 1953);
  • Nyugalmas vasárnap (dramo, Bukarest, 1958);
  • Olvasd és add tovább (teatraĵo, Bukarest, 1961);
  • Köznapi élmény (skizoj, satiroj, Bukarest, 1963);
  • Ştefan Szőnyi (Bukarest, 1963);
  • Az élet peremén (postmortaĵoj, poemoj subprespreparita kaj enkondukita de János Szász , Bukarest, 1977)

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon