István Enyedi (pastro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

István ENYEDI [enjedi], laŭ la kutima hungara sinsekvo ENYEDI István, (naskiĝis en 1627 en Nagybánya, mortis la 14-a de februaro 1671 en Nagyenyed) estis hungara reformita pastro, instruisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Enyedi studis en Debreceno; de 1681 li estis instruisto kaj bibliotekisto en Koloĵvaro, inter 1684 kaj 1688 li studis en la universitato de Lejdeno kaj en Franeker. De 1688 ĝis 1691 li estis pastro en Felsőbánya, Marosvásárhely, de 1692 teologia profesoro en Nagyenyed, kien li revenis post fuĝo de milito en 1709. Li estis la amiko de presisto Miklós Tótfalusi Kis.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Új magyar irodalmi lexikon, Akadémiai Kiadó, Budapest, 1994.