István Kozma (vicgeneralo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KOZMA István (pro. kozma), felsőtorjai estis hungara vicgeneralo naskita en Csíkszereda la 9-an de septembro 1896 kaj mortinta Budapeŝto la 2-an de oktobro 1951.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Kozma post studoj en gimnazioj de Csíkszereda kaj Csíksomlyó fariĝis infanterileŭtenento en 1915 en Ludovika Akademio. Dum la unua mondmilito li luktis en rusa kaj itala frontoj. Dum la hungara sovetrespubliko li estis kompaniestro en Vörös Őrség. En 1923 li recevis la titolon bravulo, inter 1924-26 li finis la militakademion. Inter 1924-1937 li servis en Ministerio pri Defendo kaj en la Staba Ĉefularo. De 1937 li estis profesoro de militakademio. En jaroj 1940-42 kiel kolonelo li estis stabestro de 7-a korpuso de Miskolc. Inter 1942-44 kiel generalmajoro li estis komandanto de Székely Határvédelmi Erők (Sikulaj Landlimdefendaj Fortoj) ene de la 9-a korpuso de Koloĵvaro. De julio 1944 li estis vicgeneralo kaj komandanto de la 25-a infanteribataliono en soveta fronto en la esplanado de Karpatoj. La 29-an de julio li grave vundiĝis kaj ĝis januaro de 1945 li troviĝis en malsanullibereco. Dume la hungaraj faŝistoj (sagistoj) la 30-an de oktobro 1944 nomumis lin tutlanda komandanto de pormilitinstruado de junuloj kaj de nacigardistoj, kiun li neniam okupis. Inter majo kaj decembro de 1945 li estis en amarikan militkaptiteco. Inter 1945-1947 li estis korplaboristo. En 1947-48 li estis komandanto de 2-a honvedareo de Peĉo. Inter aprilo kaj oktobro de 1949 li estis komandanto de la reorganita mulitakademio. La 19-an de februaro 1950 la Ŝtatdefenda Aŭtoritato arestis lin kaj oni akzekutis lin kiel militkrimulo en Budapeŝto. Oni rehonoriĝis lin 1990.

Fonto[redakti | redakti fonton]