István Fehér M.

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el István M. Fehér)
István Fehér M.
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aprilo 1950 (1950-04-24)
en Budapeŝto
Morto 17-an de junio 2021 (2021-06-17) (71-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo filozofo
vdr

István FEHÉR M. [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fehér M. István estis hungara filozofo, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (2007).

István Fehér M. [1] naskiĝis la 24-an de aprilo 1950 en Budapeŝto kaj mortis la 17-an de junio 2021.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Fehér M. studis en Scienca Universitato Loránd Eötvös kaj akiris pedagogian en 1974, filozofian diplomon post 3 jaroj. En 1979 li doktoriĝis kaj estis asistanto en la universitato. Li atingis la rangojn lektoro en 1981, docento en 1987, profesoro en 1992. Li estis katedrestro inter 1990-1997. Li instruis ankaŭ en Universitato de Miskolc inter 1992-1997. Helpe de stipendioj li esploris en Italio, Germanio, Usono. Li partoprenis en redaktoj de enlandaj kaj eksterlandaj fakrevuoj. Li ricevis premion en 2013.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Jean-Paul Sartre (1980)
  • Martin Heidegger (1984)
  • Zeit und Freiheit: Schelling, Schopenhauer, Kierkegaard, Heidegger (1999)
  • Religion, Theology and Philosophy on the Way to Being and Time: Heidegger, Dilthey and Early Christianity (2010)

Fontoj[redakti | redakti fonton]