It Could Happen to You

El Vikipedio, la libera enciklopedio

It Could Happen to You estas komponaĵo de Jimmy Van Heusen kun teksto de Johnny Burke el la jaro 1944. La kanto estis verkita por la filma kaj muzika komedio And the Angels Sing kaj evoluis pli malfrue al ĵaza normkanto.

La 32-takta, precipe maĵora kanto havas la kantoformon ABAB' kaj estas plej ofte muzikata je modera tempo.[1]

La titolo populariĝis en 1944 pro la versio de Jo Stafford ĉe Capitol Records. Alia sukcesa registraĵo estis tiu de Bing Crosby el la sama jaro. En 1956 akordionisto Mat Mathews verkis en sonstudio novversion kun Art Farmer, Dave Amram kaj Herbie Mann. Ĵaza normkanto fariĝis It Could Happen to You pro la samjare surdiskigita versio de Miles Davis por sia albumo je diskeldonejo Prestige, Relaxin’ with the Miles Davis Quintet. En 1957 Sonny Rollins surdiskigis senakompanan version.[1]

La kanto ankaŭ estis kantita, ekzemple de Chet Baker, Nat King Cole, The Four Freshmen kaj Dinah Washington; en 1986 Carmen McRae surbendigis sian version. Instrumentajn versiojn surdiskigis i. a. Chick Corea, Jim Pepper, Joe Pass, André Previn kaj Bud Powell. La „normkanta triopo“ de Keith Jarrett surdiskigis ĝin en 1996 dum koncerto en Tokio. Diana Krall enprenis la kanton en 2006 en sian albumon From This Moment On. La kanto servis al Dexter Gordon por fari biboptemon por lia peco Fried Bananas.

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. 1,0 1,1 H.-J. Schaal (Hrsg.) Jazz-Standards, S. 255f.