It Don't Mean a Thing (If It Ain't Got That Swing)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

It Don’t Mean a Thing (If It Ain’t Got That Swing) estas ĵaza normkanto el la jaro 1931, kiun komponis Duke Ellington. La teksto devenas de Irving Mills. La titolo onidire devenas de frazo de trumpetisto Cootie Williams, laŭ aliaj fontoj ĝi devenas de Bubber Miley, pro ftizo mortinta trumpetisto de la orkestro de Ellington.

Fono[redakti | redakti fonton]

Ellington verkis la komponaĵon en aŭgusto de 1931 dum paŭzo en Chicago’s Lincoln Tavern laŭ la formo AABA. La Orkestro Duke Ellington ĝi unuafoje surdiskigis por Brunswick Records la 2-an de februaro 1932. Sur ĉi tiu unua sonregistraĵo kantas la novdungita Ivie Anderson, la solaĵoj devenas de trombonisto Joe Nanton kaj aldosaksofonisto Johnny Hodges. En 1932 ĉi tiu registraĵo sin tenis dum 6 semajnoj en la usona furorajlisto, atingante tie randon 6. Aŭtunon de 1936 sekvis novversio de la kantduopo Mills Brothers atinganta rangon 7.

Laŭ Ellington la kanto famiĝis, ĉar ĝi esprimis la sentojn, kiuj regis je la ĵazmuzikistoj tiutempaj. Ĝi estis verŝajne unu el la unuaj kantoj, kiu entenis la vorton „Swing“ [svingo] en la titolo kaj enkondukis ĝin en la ĝeneralan lingvouzon, kvazaŭ anonce la svingepokon. Trans la jaroj Ellington plurfoje surdiskigis la pecon, kiu fariĝis la rekonilo de la orkestro.

La kanto ankaŭ aperis en pluraj filmoj: Harlem Nights (1989), Swing Kids (1993, kun Billy Banks) kaj Corrina, Corrina (2000, Ivie Anderson kun Orkestro Duke Ellington).

Famaj registraĵoj de aliaj muzikistoj[redakti | redakti fonton]

  • Thelonious Monk - Thelonious Monk plays the Music of Duke Ellington (1955)
  • Ella Fitzgerald - Ella Fitzgerald Sings the Duke Ellington Songbook (1957), Ella and Duke at the Cote D’Azur (1967), Ella in London (1974)
  • Nina Simone - Nina Simone Sings Ellington (1962)
  • Carmen McRae, Betty Carter - The Carmen McRae-Betty Carter Duets (1987)
  • Tony Bennett - MTV Unplugged: Tony Bennett (1995), Bennett Sings Ellington: Hot & Cool (1999)
  • Eva Cassidy - American Tune (2003)
  • The Mills Brothers Golden Greats (2002), Goodbye, Blues (2005)
  • Gabin - Doo Uap, Doo Uap, Doo Uap (2007)
  • Club des Belugas - SWOP! (feat. Brenda Boykin) (2008)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]