Itala Esperanto-Federacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Itala Esperanto-Federacio
Federazione Esperantista Italiana
Emblemo de Itala Esperanto-Federacio
Lando  Italio
Tipo landa Esperanto-asocio
Fondiĝo 21-a de marto 1910
Fondiĝloko Florenco
Interretejo www.esperanto.it
vdr

Itala Esperanto-Federacio (IEF, itale Federazione Esperantista Italiana - F.E.I.) estas asocio neprofitcela[1], kiu okupiĝas pri la disvastigo de Esperanto en Italujo (Italio). Ĝia sidejo estas en Milano[2]. Ĝi formale estas la landa asocio de Universala Esperanto-Asocio en Italio. Ĝia organo estas la revuo L'Esperanto, kaj ĝia junulara sekcio nomiĝas Itala Esperantista Junularo.

Agadoj[redakti | redakti fonton]

Aranĝoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiujare IEF organizas la Italan Kongreson de Esperanto.

En 2006 IEF organizis la 91-an Universalan Kongreson de Esperanto en Florenco.

Eldonado[redakti | redakti fonton]

En 2007 IEF eldonis la libron Rusoj loĝas en Rusujo, kiun redaktis Anna Löwenstein.

Estraro (2020-2023)[redakti | redakti fonton]

Konsilio[redakti | redakti fonton]

La estraranoj plus aliaj. La listo estas trovebla en la retejo de IEF.

Historio[redakti | redakti fonton]

La asocio naskiĝis en Florenco la 21-an de marto 1910[3][4]; ĝi estis oficiale deklarita morala ento laŭ la D.P.R. n°1720 la 28-an de Juno, 1956 (oficiala dekreto de la itala Registaro)[5]. Pro tio ĝi estas elektebla kiel ricevanto de la 5‰, kiujn italoj devas doni el siaj enspezoj al komun-utila asocio. Ĝia prezidanto (de 2014 ĝis 2020, du mandatoj) estis Michela Lipari, nun estas Luigi Fraccaroli.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.