Itala Esperantista Junularo

El Vikipedio
(Alidirektita el Itala Esperanto-Junularo)
Saltu al: navigado, serĉo

Itala Esperantista Junularo (IEJ) estas asocio por junaj esperantistoj en Italio. Ĝi celas disvastigi Esperanton tra la itala junularo, kaj plifaciligi kontakton kun alilandaj esperantistoj.

Ĝi estas la junulara sekcio de la Itala Esperanto-Federacio, kaj la itala sekcio de la TEJO.

Ĉiujare ĝi okazigas la Internacian Junularan Festivalon, je pasko, kaj la Semajnon de Kulturo Internacia, dum septembro. Kunlabore kun Itala Esperanto-Federacio ĝi prizorgas porjunularan programon dum la Itala Kongreso de Esperanto, semajnlonga aranĝo kiu kutime okazas fine de aŭgusto.

Ĝia nuna prezidanto, ĝis IJF 2011, estas Elina Koryak. Vicprezidas Fabio Bettani kaj kasistas Francesco Lorenzon. La estraron partoprenas interalie Manuela Ronco, nuna TEJO-volontulino.

[redakti] Historio de prezidantoj

Jenas parta resumo de la historio de prezidantoj de IEJ.[1]

[redakti] Notoj kaj referencoj

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Retpaĝaro de IEJ (Esperante, itale)
Ekstera ligilo  Forumo de IEJ (Esperante, itale)
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj