Itala Interlingvistika Centro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Itala Interlingvistika Centro (IIC) estas asocio, kies celo estas kulturi interlingvistikon kaj esperantologion en Italio.

IIC estis fondita en Milano en novembro 1985. Dum la unuaj dek jaroj IIC organizis landskalajn seminariojn, eldonis propran revuon Lingua Verde kaj diversajn librojn, starigis Bibliotekon de Interlingvistiko kaj ĝenerale funkciis kiel filio de LF-koop.

Poste ĝi koncentriĝis al akademiaj medioj: Interalie ĝi starigis sian Bibliotekon de Interlingvistiko ĉe Universitato IULM en Milano kaj helpis al la kurso pri interlingvistiko kaj esperantologio en la universitato de Torino. Krome ĝi daŭre funkcias kiel filio de LF-koop. Ĝi aliĝis al la Pakto por la Esperanta Civito.

Nuna prezidanto de la asocio estas Tiziana Rogora, eksministro pri klerigado kaj laboro de Regiono Lombardio, senatano de la Esperanta Civito. En la scienca komitato partoprenas interalie Davide Astori, Perla Martinelli, Carlo Minnaja, Fabrizio Pennacchietti kaj Giorgio Silfer.

Vidu ankaŭ

Interlingvistikaj instancoj.