Itala Socia Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago
Mapo de RSI

La Sociala Respubliko Itala (itale Repubblica Sociale Italiana, RSI) estis ŝtato kreita de italaj faŝistoj post la 25-a de julio 1943 (la dato de la eksigo de Benito Mussolini kiel itala ŝtatestro). Ĝia ĉefurbo estis Salò ĉe Garda-Lago; tial oni foje nomas ĝin "Respubliko de Salò".

Antaŭhistorio

Je la 3-a de septembro 1943 Italio sekrete subskribis armisticon (fakte kapitulacon) kun la okcidentaj aliancanoj. Je la 8-a de septembro la interkonsento estis diskonigita de Radio Alĝero je la 17.30; duonhoron poste la usona generalo Dwight D. Eisenhower konfirmis ĝin per la vortoj: "La itala registaro ordonis al siaj armitaj fortoj kapitulaci sen kondiĉoj."

Je la 19.45 marŝalo Pietro Badoglio anoncis radie, ke dum la nokto la armeo estos dissolvita; kelkajn tagojn poste, kiam germanoj transprenis la regadon de Romo, li fuĝis suden al Brindisi. Mussolini estis arestita de italaj aŭtoritatoj, sed je la 12-a de septembro liberigita de germanaj paraŝutistoj.

La faŝismaj gvidantoj, kiuj volis daŭrigi la rezistadon, establis la Socialan Respublikon en la norda parto, kvankam ili tie estis batalataj de italaj partizanoj. Mussolini je la 23-a de septembro iĝis estro de la respubliko.

RSI havis proprajn juron, poŝton kun poŝtmarkoj, armeon (ENR = Esercito Nazionale Repubblicano = Nacia Respublika Armeo) kaj radion, eĉ aŭtomobilsignojn.

La germana influo

La respubliko tamen ne estintus vivkapabla longe sen protekto de germanaj trupoj, kiuj aplikis represaliojn kontraŭ partizanoj kaj eĉ kontraŭ la loĝantaro (vidu Masakro de Marzabotto). Fakte la germana influo al la respubliko estis konsiderinda. RSI parte transprenis leĝojn de la germana regno kaj ne malhelpis fortransportadon de italaj judoj.

La fino de RSI

Oficiale oni konsideras fino de la respubliko la 25-an de aprilo 1945, kiam Mussolini foriris de Salò por rifuĝi en Svislando. La lastaj germanaj unuoj en Italio kapitulacis je la 2-a de majo.