Itala braco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Itala braĉo)
Itala Braco
Itala braco
Itala braco
Dover di Valgrisanche, Bruna Braco, itala belec-ĉampiono, 1988
FCI-norma n-ro 202
  • Grupo 7: Halthundoj
  • Sekcio 1: Kontinentaj montraj ĉashundoj
1.1 Tipo 'Braque'
  • kun laborekzameno
Deveno:

Italio

Postkola alto:

55 ĝis 67 cm

Pezo:

25 ĝis 40 kg

Variaĵoj:
  • blanka-oranĝa
  • kaŝtanbruna-striita
Listo de hundorasoj
vdr

La Itala Braco (itale: Bracco Italiano) estas raso de hundo kun blanka felo makulita de oranĝo aŭ de bruno (ruana-kaŝtankolora) disvolvita en la lastaj jarcentoj kiel halthundo. Estas dirate, ke hundoj kun simila morfologio jam ekzistis en la tempo de Ksenofono, en Francio kaj norde de Italio en la 15-a jarcento en la reĝaj kortegoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi devenas de fonto, kiu ankaŭ donis pointer-on. Unue destinita al ĉasado per reto, ĝi iom post iom evoluis al halthundo [1]. Komence de la 20-a jarcento, estis hundo iom masiva, rustika, perfekte adaptita al ĉasado per pafilo praktikata sub la varmo kaj en sekaj terenoj. La felo estis blanka, makulita de bruno. Per aldono de pointer-tipa sango, ĝia morfologio evoluis. Ĝi nun estas pli fajna kaj pli rapida hundo[2].

Unu el la unuaj reprezentoj en arto datiĝas de la itala Renesanco. Andrea Mantegna desegnas ĝin ĉe la piedoj de sia mastro en unu el la freskoj de la Dormoĉambro de geedzoj en la Kastelo San Giorgio de la duka palaco de Mantovo. Ĝi aperas en la 19-a jarcento en la portretoj de riĉaj familioj kiel La Junulino kaj ŝia itala braco, de Paul Saint-Jean (1842 - 1875) kaj ankaŭ en la fama pentraĵo de Gustave Courbet pentrita en 1856[3], portreto reprenita en lia tolaĵo Entombiĝo ĉe Ornans.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La S.A.B.I. (Società Amatori Bracco Italiano) okupiĝas pri disvastigo, specialigo kaj perfektigo de la raso en la mondo. Ĝi en decembro 2009 festis siajn 60 jarojn da aktiveco.

Hodiaŭ estas Italaj Bracoj en Italio, Francio, Belgio, Danio, Germanio, Nederlando, kaj ankaŭ en Brazilo, Ĉilio, Usono kaj Japanio.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]