Itala lingvo
El Vikipedio
| Itala lingvo | ||
| Parolata en | Italio, San-Marino, Vatikanurbo, Svislando, Slovenio, Kroatio, Francio, Monako, Libio, Tunizio, Eritreo, Etiopio, Somalio, Malto, Albanio, Kanado, Argentinio, Brazilo, Meksiko, Venezuelo | |
| Denaskaj parolantoj | proksimume 70 milionoj | |
| Fremdlingvo / dua lingvo por | proksimume 55 milionoj | |
| Skribo | latina | |
| Lingvistika klasifiko | ||
|---|---|---|
Hindeŭropa
|
||
| Oficiala statuso | ||
| Oficiala lingvo en | Italio, San Marino, Vatikanurbo, Svislando | |
| Reguligita de | Accademia della Crusca | |
| Lingvaj kodoj | ||
| Lingvaj kodoj | ||
| ISO 639-1 | it | |
| ISO 639-2 | ita | |
| SIL | ITN | |
| Vikipedio | ||
La itala lingvo (
aŭskultu Dosiero) estas latinida lingvo, el florenca dialekto, ananta de la familio de hindeŭropaj lingvoj. Ĝi estas parolata de 70 milionoj, precipe en Italio kaj Svislando. Ĝi estas unu el la fontoj de Interlingvao.
La itala devenas de la latina vulgara dum 500–1000, la jarcentoj post la disfalo de Romio, kiam la latina de la nuna Italio fariĝis izolita de tiuj de Francio kaj Iberio.
La unua teksto en la itala estas de 960. Inter 960–1225 la itala fariĝis literatura lingvo. Dum la 14-a jarcento la florenca dialekto, kiel formigita de Danto, Giovanni Boccaccio kaj Francesco Petrarca, fariĝis la normo, spite de la manko de politika unueco en Italio ĝis la 19-a jarcento.
Dum la 16-a kaj la 17-a jarcentoj la itala lingvo ĝuis grandan prestiĝon en Eŭropo. Ĝi fariĝis kaj plejparte daŭre restas la lingvo de la muzikaj terminoj. Ĝis komenco de la 19-a jarcento la operoj estis verkitaj en la itala lingvo, eĉ se la komponanto estis en Anglio, Germanio kiel Georg Friedrich Händel, Aŭstrio kiel Mozart aŭ en Rusio.
- La Patro Nia
Padre nostro che sei nei cieli,
sia santificato il tuo nome;
venga il tuo regno,
sia fatta la tua volontà,
come in cielo così in terra.
Dacci oggi il nostro pane quotidiano,
rimetti a noi i nostri debiti,
come noi li rimettiamo ai nostri debitori
e non ci indurre in tentazione,
ma liberaci dal male.
Amen
[redakti] Italdevenaj esperantaj vortoj
ĉielo, fari, papo, se, sinjoro, voĉo, -ec-, -aĉ-.
[redakti] Vidu ankaŭ
- Itala vikipedio
- Itala lingvo en Svisio
- Italaj dialektoj
- Listo de lingvoj laŭ parolantaro
- Itala literaturo