Itala reĝlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la unua itala nacio-ŝtato. Se vi serĉas informojn pri la napoleona reĝlando en Nord-Italujo, vd. Reĝlando Italio (1805–1814). Por pli da informoj pri la formacio fondita de Karolo la Granda en la 8-a jarcento, vidu la paĝon Itala reĝlando (mezepoko).
Itala reĝlando
Origina nomo Regno d'Italia
18611946
Flag of Italy (1861-1946) crowned.svg
flago
Coat of arms of the Kingdom of Italy (1870).svg
blazono
Geografio
Italian empire 1940.PNG
Itala reĝlando kaj la teritorio sub la itala influo, 1940
Ĉefurbo:
Turino (1861-1864)
Florenco (1864–1871)
Romo (ekde la jaro 1871)
Areo:
310120 km² (en la jaro 1936)
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
34000000 censo el 1901
Nacia konsisto:
Ŝtat-strukturo
Estiĝo:
Pereo:
1946: Nuligo de monarkio kaj estigo de respubliko
Antaŭaj ŝtatoj:
Regno de Sardio Regno de Sardio
Reĝlando de ambaŭ Sicilioj Reĝlando de ambaŭ Sicilioj
Reĝlando Lombardujo-Venetio Reĝlando Lombardujo-Venetio
Fiuma libera ŝtato Fiuma libera ŝtato
Papa ŝtato Papa ŝtato
Aŭstrio-Hungario Aŭstrio-Hungario
Drava Banovino Drava Banovino
Postsekvaj ŝtatoj:
Vatikanurbo Vatikanurbo
Itala sociala respubliko Itala sociala respubliko
Slovena socialista respubliko Slovena socialista respubliko
Libera teritorio Triesto Libera teritorio Triesto
Italio Italio
Historio
v  d  r
Information icon.svg

Itala reĝlando (itale Regno d'Italia) estis eŭropa ŝtato estiĝinta en la jaro 1861 per unuiĝo de Italio sub regado de savoja dinastio, ununura reĝa dinastio de la itala deveno, kiu regis en la reĝlando Sardio, unu el disigitaj italaj ŝtatoj. La Itala reĝlando estis unua unuiĝinta itala ŝtato, kiu etendiĝis sur la tuta Apenina duoninsulo ekde tempoj de Antikva Romio.

Dum regado de Nacie faŝista partio subgvide de duĉe Benito Mussolini (1922-1933) Italio estis de faŝistoj kaj italaj naciistoj markata kiel Itala imperio (itale Impero Italiano), aŭ Nova itala imperio (itale Nuovo Impero Romano, latine Novum Imperium Romanum), sed tiuj ĉi nomoj ne estis oficialaj. Kiel markigo por la itala ŝtato dum la regado de Mussolini enviviĝis Faŝista Italio. La Faŝista Italio estis aliancano de Nazia Germanio en la dua mondmilito ĝis la jaro 1943. Por la restantaj du jaroj de la milito kaj poste, kiam Mussolini estis detronigita kaj la faŝista partio malpermesita, la Itala reĝlando alliĝis al flanko de Aliancanoj. La resto de la itala teritorio norde, kiu estis senĉese sub kontrolo de faŝistoj, fariĝis germana marioneto kiel Itala sociala respubliko gvidita de Mussolini. Mallongan tempon post finigo de la dua mondmilito, en la jaro 1946, favorantoj de la respubliko elvokis referendumon, ĉu Italio restu la monarkio aŭ ĉu ĝi fariĝu la respubliko. La italoj elparolis en la referendumo por nuligo de monarkio kaj estigo de Itala respubliko, kiu Italio estas ĝis hodiaŭ.

Amplekso de teritorio[redakti | redakti fonton]

Memstaraj italaj ŝtatoj en la jaroj 1815 - 1870

La Itala reĝlando pretendis la tutan teritorion de la hodiaŭa Italio. La teritoria evoluo de la nova ŝtato progresis dum unuiĝo de Italio ĝis la jaro 1870. La reĝlando poste longan tempon ne priregis urbojn kiel TriestoTrentino-Alto Adige, kiuj ĝis hodiaŭ estas parto de Itala respubliko kaj kiuj alliĝis al Italio en la jaro 1919. Post akcepto de Versajla traktato kaj traktato de Saint-Germain-en-Laye estis al Italio alligitaj Gorizia, Triesto kaj Istrio (hodiaŭ parto de Kroatio) kaj Slovenio) kaj malgrandaj partoj de la hodiaŭa Kroatio, same kiel eta parto de la hodiaŭa kroata Dalmatio. Post la dua mondmilito estis limigitaj la hodiaŭaj limoj de Italio, kiu jam ne plu pretendas teritoriojn, kiujn priregis la Itala reĝlando.

Kolonioj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Italaj kolonioj.

Italio, simile kiel multaj pluaj eŭropaj grandpotencoj, proprumis koloniajn teritoriojn, protektoratojn kaj dependajn ŝtatojn. En la jaro 1936 la itala armeo invadis el Itala Somalio en Etiopian imperion, kie estis establita kolonio de Itala Orienta Afriko, kiun dum la dua mondmilito konkeris britoj. Italoj plu okupis Albanion (vidu la tekston pri la Albana Reĝlando), la Grekan Reĝlandon, la serban provincon Kosovo kaj Montenegron plus malgrandan teritorion de Tjanĝino en Ĉinio. En Kroatio la nazia Germanio kaj Italio establis marionetan registaron.

Registaro[redakti | redakti fonton]

La Itala reĝlando estis laŭ konstitucio konstitucia monarkio. Sed en la jaroj 1925 ĝis 1943 ĝi estis fakte faŝista diktatoreco. La konstitucio estis leĝo namata Alberta Statuto, verko de la reĝo Karlo Alberto de Sardio transirinta al la uniĝinta Italio. La konstitucio estis fleksebla, t.e. formale ĝi havis rangon de ordinara leĝo. Laŭ la Statuto, plenumpovo apartenis al la reĝo, kvankam rekte plenumis ĝin nomumitaj ministroj. La parlamento, kiu konsistis el du kameroj, limigis la potencon de reganto - la nomumiga Senato kaj la elektita Asembleo de reprezentantoj.

Italaj reĝoj[redakti | redakti fonton]

Reĝoj, regintaj en Italio en la jaroj 1861 - 1946, devenis el Savoja dinastio kaj ili estis:

Unuiĝo de Italio (1859–1870)[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Unuiĝo de Italio.

La proklamo de la Itala reĝlando estis rezulto de komuna klopodo de italaj naciistoj kaj monarkistoj loalaj al savoja dinastio kaj ideo konstrui la unuiĝintan reĝlandon ensumiganta la tutan Apeninon.

Grafo Camilo Cavour, la unua itala ministeria prezidanto
Giuseppe Garibaldi, gvidanto de respublikana movado por sendependeco

Post revolucia jaro 1848 la gvidanto de italaj movadoj klopodantaj pri unuiĝo fariĝis la itala naciiisto Giuseppe Garibaldi. Tiu ĉi karisma gvidanto estis tre ŝatata en suda Italio kaj ankaŭ en la mondo kaj li famiĝis pro siaj preskaŭ ekstreme sindonaj favorantoj. Garibaldi gvidis en la suda Italio la movadon de respublikanoj, sed pli norde en Piemonto, kiu apartenis sub sardinia krono, sed de fakto ĝi estis sendependa, grafo Camillo Cavour havis ankaŭ ambicojn krei unuiĝintan italan ŝtaton.

En la jaro 1859 Sardinia-piemonta reĝlando komune kun la franca imperiestro Napoleono la 3-a venkis Aŭstrion kaj alligis la regionojn de Lombardio kaj Venecio. La reĝlando poste fermis gravajn aliancojn kun Britio kaj Francio, kiu helpis ĝin plialtigi ŝancojn por sukcesa unuiĝo de la italaj ŝtatoj. Ĉeflanke de siaj aliancanoj Sardinio interesigis sin en krimea milito. La Sardinia reĝlando estis tute sendependa de franca ŝirmo kaj en la jaro 1860 ĝi estis devigita por garantio de sekureco rezigni pri kelkaj teritorioj al Francio.

Viktoro Emanuelo la 2-a, la unua reĝo de la uniĝinta Italio

Grafo Cavour poste forveturis por elvoki la suditalajn respublikanajn liberigecajn movadojn, organizitaj de Garibaldi, por ke ili eksplodigu popolan ribelon en Papa ŝtato. La grafo poste eluzis la ribelon kiel pretekston por invado en la papajn landojn kaj malgraŭ tio ke tiu ĉi paŝo kaŭzis koleriĝon ĉe katolikoj, al kiuj Cavour asertis, ke la invado estas en intereso de la katolika eklezio kaj ties ŝirmo kontraŭ antireligia respublikano Garibaldi. Soldataroj de Sardinio kaj Garibaldi poste deprenis al la Papa ŝtato ampleksajn teritoriojn kaj sole romo kaj ties senpera ĉirkaŭaĵo restis sub kontrolo de papo Pio la 9-a. Spite al diferencoj inter la opinioj, Cavour konsentis kun alligo de la suda Italio de Garibaldi al sardinia reĝlando kaj la kreo de unio. Sekve la 18-an de februaro 1861 grafo Camilo Cavour proklamis establon de la Itala reĝlando, konsistanta el la norda kaj la suda Italioj. Reĝo Viktoro Emanuelo la 2-a, piemonta-sardinia el la savoja dinastio, estis proklamita la itala reĝo. Tiu ĉi titolo ne estis uzata de abdiko de la franca imperiestro Napoleono Bonaparte la 6-a de aprilo 1814.

Tuj post la unuiĝo de plimulto de Apenino sub unuecan italan ŝtaton, la streĉo inter la respublikanoj kaj roajalistoj superkreskis en malfermitan konflikton. En aprilo de 1861 Garibaldi enpaŝis en la italan parlamenton kaj la registaron de Cavour li kulpigis pro dividigo de Italio kaj diris pri minaco de ekspodo de intercivitana milito inter la reĝlando en la norda Italio kaj la armeo de Garibaldi en sudo. Sed la 6-an de junio 1861 la ĉefministro grafo Cavour mortis. Sekvis politika malstabileco, dum kiu Garibaldi kaj liaj respublikanoj komencis senĉese pli realigi sian influon. La arestigo de Garibaldi la sekvantan jaron kirligis en la tuta mondo ŝtormajn diskutojn.

En la jaro 1866 Otto von Bismarck, la prusia kanceliero, proponis al la itala reĝo Viktoro Emanuelo la 2-a aliancon de Prusia reĝlando kontraŭ Aŭstrio en la Prusia-Aŭstria milito. Bismarck proponis (okaze de sukceso en la prusia-aŭstria milito) al la reĝo por lia armea helpo alligon de Venezio, kontrolata de Aŭstrio, al la Itala reĝlando. Viktoro Emanuelo konsentis kun la alianco kaj tiel komenciĝis la Tria itala milito por sendependeco. Sed la itala armeo en soldata flanko kondutis tre mizere kaj ĝi atingis nenian grandan sukceson. Tamen la prusia venko en la milito certigis envicigon de Italio inter la venkintajn potencojn kaj super Venezio ekflagris la itala flago. Lasta granda obstaklo al la unuiĝo de la tuta Italio tiel restis jam sole Romo mem.

En la jaro 1870 Prusia reĝlando iris en militon kontraŭ Francio. Francio por la milito kontraŭ Prusio bezonis ĉiujn rezervistojn, kiujn ĝi povis starigi en la batalon, tial ĝi revokis la francan armeon el Romo. Italoj denove gajnis el la prusia venko super Francio kaj transprenis kontrolon super Romo kaj super la tuta Papa ŝtato, kiu ĝis nun estis ŝirmata de franca imperiestro Napoleono la 3-a. La itala unuiĝo estis kompleta kaj mallongtempe post tio la ĉefurbo de la Itala reĝlando transloĝiĝis en Romon.

Damaĝigo de pordego Porto Pio (dekstre) dum konkero de Romo fare de la Itala reĝlando, 1870

Ekonomia situacio de la nova reĝlando estis doloriga. En Italio estis nenia industrio. Precipe en la suda Italio estis terurega malriĉeco, alta analfabeteco (78 % da populacio) kaj sole kelke da procentoj de italaj civitanoj havis balotrajton. La movado por la unuiĝo de italio estis antaŭ la unuiĝo grandmezure dependaj de eksterlanda helpo kaj ĝi restis ankaŭ post la estiĝo de la Itala reĝlando.

Sekve post la konkero de Romo fare de italoj, la rilatoj inter Romkatolika Eklezio kaj la Itala reĝlando restis malvarmaj dum pluaj sesdek jaroj, dum kiuj la papoj konsideris sin kiel vatikanaj arestitoj. Romkatolika eklezio protestis kontraŭ intervenoj de la itala registaro, ĝi rifuzis trakti kun emisaroj de la itala reĝo kaj instigis la katolikojn, por ke ili bojkotu la italajn balotojn. La eklezio tiel ĉi kondutis ĝis la jaro 1929, kiam per la Lateranaj Traktatoj estis starigitaj normalaj rilatoj inter la itala regaistaro kaj Sankta seĝo, interalie per la kreado de la Ŝtato de Vatikanurbo.

Liberala erao[redakti | redakti fonton]

Post la unuiĝo de la Reĝlando la itala politiko direktis sin al liberalismo. La jura sistemo estis regione diserigita, kio estis heredaĵo post la memstaraj italaj ŝtatoj, el kiuj la Itala reĝlando estiĝis. En la itala parlamento ekzistis forta maldekstrula opozicio, la t.n. "juna maldekstrularo". Temis pri libera ligo de politikaj ismoj, kiuj reprezentis siajn balotregionojn el diversaj partoj de la lando. la juna maldekstrularo havis tre rezervitan sintenon al reformoj (ekz. deviga lernejvizitado, disvastigo de balotrajto), sed ĝi emfaze postulis malaltigojn de impostoj kaj pli grandan ŝtatan financajn injektojn por malprogresiĝintaj sudaj regionoj de Italio. En baloto en la jaro 1874 ĝi havis tre fortan reprezenton en la parlamento, sed ĝi ne estis sufiĉe forta por kunigi la registaron. La konservativa ĉefministro Marco Minghetti tenis sin ĉe la potenco sole danke al subteno de revolucionuloj kaj parto de maldekstrulaj politikistoj (ekzemple en demando de ŝtatigo de fervojoj), kio kvietigis la junan maldekstrularon. Sed en la jaro 1876 la registaro de Minghetti falis kaj post ne tro regulaj balotoj venis en frunton de la lando maldekstrula, liberala politikisto Agostino Depretis, kun kies alveno venis longa erao de liberalismo en Italio. La erao de liberalismo markis sin per korupto, politika malstabileco, kreskanta malriĉeco en la suda Italio kaj uzado de aŭtoritataj rimedoj de la itala registaro.

Agostino Depretis

Agostino Depretis komencis sian karieron de ĉefministro per kreo de eksperimenta ideo nomata transformismo. La teorio de transformismo estis, ke la registaro en intereso konservi parlamentan plimulton devus intertrakti subtenon de opozicio kaj eventuale fermi la registaran koalicion kaj aĉetadon de voĉoj de deputitoj el pli malgrandaj partioj kaj ne tro influaj partioj. Danke al kombino de tiuj ĉi metodoj en la praktiko la transformismo fariĝis koruptita kaj aŭtoritata reĝimo, kiam Depretis ofte mem kreis registarajn krizojn, por ke li atingu transformigon de fortoj kaj egalecon en la reganta kliko. Agostino Depretis kredis, ke per regado de dura mano li certigos por si subtenon de la itala sudo. Dum sia regado li enkondukis en praktikon multajn diktatorecajn disponojn, kiel ekzemple malpermeso de publikaj amasiĝoj, lokigo de "danĝeraj" homoj en internajn forpelejoj al insuloj ĉirkaŭ Italio kaj alproprumigo de armea reĝimo. Sed la registaro de Depreti en alia flanko enkondukis reforman leĝaron, kiel nuligo de arestigado pro ŝuldoj, enkonduko de deva, libere alirebla baza klereco, dum deva lernado pri religio en bazaj lernejoj estis nuligita.

En la jaro 1887 ĉefministro fariĝis Francesco Crispi, kiu pli-malpli celis sin al konstruado de eksterlanda politiko. La klopodo de Crispi observis celon krei el Italio la mondan grandpotencon, pere de pligrandigo de soldata forto de la lando kaj eluzo de la armeo por disvastigo de la itala influo. En eksterlandaj rilatoj la itala diplomatio klopodis pri amikaj rilatoj kun Anglio, sed kun Francio la rilatoj estis fridaj kaj Italio komenciĝis pli orientiĝi al amikaj rilatoj kun Germana kaj Aŭstria imperioj, kun kiuj ĝi fermis pakton konata kiel Centraj Potencoj. Dum la Itala reĝlando evoluis rilate al la eksterlanda politika flanko, la enlanda politiko daŭrigis en praktikado de transformismo, kiu tenis sin eĉ post la morto de premiero Depretis, kaj la aŭtoritata politiko, eluzanta militjuron por subpremi la opozicion. Spite al malmola reĝimo premiero Crispi realigis vicon da reformaj, liberalaj ŝanĝoj, kiel ekzemple Leĝo pri publika sano en la jaro 1888 aŭ establo de tribunalo por rebonigo de maljustaĵoj elflanke de la registaro.

Trikompanio de Germanio, Aŭstrio-Hungario kaj Italio

Agrikultura krizo kaj elmigrado[redakti | redakti fonton]

Komune kun la eksterlanda politiko la itala registaro dediĉis grandan atentemon al demando de agrikulturo, kiu estis ekde la jaro 1873 en stagnis. Danke al malaltigo de surmaraj transportprezoj oni komencis en Eŭropon importi en grandaj kvantoj malmultekostan usonan grenon, kiun la enlandaj agrikulturistoj povis nur pene konkursi. iu ĉi agrikultura krizo evitis, krom Italio, eĉ ne pluajn eŭropajn ŝtatojn. Kaj la radikalaj kaj la konservativaj fluoj en la parlamento klopodis solvi la agrikulturan krizon kaj levi la sume malprogresiĝintan italan agrikulturon. En la sama periodo estis publikigitaj rezultoj de la parlamenta esplorado de la kondiĉoj de vivo en la itala provinco, gvidita de Stafan Jacini. La esplorado montris, kiel mizeraj kondiĉoj regas en la provinco, ke estas kutima situacio subnutrado, malario kaj pelagro, ekstrema malriĉeco kaj laboro eĉ de malgrandaj infanoj. La rezultoj de la esplorado de Jacini ja ĝisatendis reeĥon, sed ne en formo de faroj kaj la laboro de esploristoj pase de la tempo elŝaŭmis en malplenecon.

La agrikultura krizo kaj la malriĉeco de loĝantoj kunigita kun ĝi havis sekvojn la amasan elmigradon. La elmigrintoj el la itala sudo foriradis kiel laboristoj en Usonon aŭ kiel agrikulturistoj en Sud-Amerikon. La italoj de la nordo prefere foriradis al pli bona vivo en Germanion, Francion kaj Svislandon. En la jaroj 1889-1890 ĉiujare forlasis Italion ĉirkaŭ 222.000 homoj, sume ĝis la jaro 1901 elmigris preskaŭ 2.000.000 italoj.

Italaj elmigrintoj elŝipiĝas en brazila Porto de Santos, 1907

La itala registaro ne povis, danke al la prodiga registaro de Depretis, kiu lasis Italion tre ŝuldigita, efektive aranĝi sin kun la peziga situacio. Kiel ununura itala fako en la agrikutura krizo pliboniĝis vinberaferoj, kiu plinombrigis sian produkton kaj eksporton, ĉar francaj vinberejoj estis tiutempe atakitaj de filoksero. En la jaro 1888 la franca vinberaferoj refreŝiĝis kaj akiris reen siajn poziciojn en merkato. Sekvoj de la malfortigo de vinberaferoj en Italio estis grandaj maldungoj kaj fiaskado de entreprenoj.

Kolonia ekspansiemo[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 1876-1877, en la tempoj de amikiĝado de Italio kun Germanio kaj Aŭstrio, Italio estis de siaj aliancanoj elvokita, por ke ĝi entreprenu ekspansion en nordan Afrikon kaj konkeru Tunizon, en kiu jam estis ekloĝiĝinta multnombra itala minoritato. Sed la itala registaro ne kuraĝis fari tion kaj Tunizo estis en la jaro 1881 konkerita fare de Francio.

Kiam la 5-an de februaro 1885 falis la egipta registaro en Ĥartumo, la italoj eluzis la brita-egiptan konflikton kaj elsendis al Massaua ekspedicion. Je du jaroj pli poste la kontingento kun kvin cent soldatoj estis neniigita fare de pli nombraj sudanaj taĉmentoj. En Italio la informo pri la malvenko havis grandan reeĥon (ministro de eksterlando grafo di Robilant rezignis) kaj en Etiopion estis sendita plua ekspedicio. En la jaro 1888 la italoj subiggis perforte Massauon kaj establis ĉi tie kolonion Itala Eritreo.

En 1895 etiopia imperiestro Menelik la 2-a neglektis itala-etiopian interkonsenton subskribita en la jaro 1885, kion la itala registaro prenis kiel pretekston por invado en Etiopion. Etiopanoj akiris helpon de la cara Rusio, kiu havis en la orienta Afriko siajn proprajn interesojn. Rusoj liveris al la etiopia imperiestra armeo grandan kvanton de moderna armilaro, kun kiu la imperiestra armeo kapablis repuŝi la italan impeton. Sekve de tio Britio decidiĝis stariĝi kontraŭ ekkreskado de la rusa influo en Afriko kaj deklaris Etiopion kiel sferon de la itala influo. Komence de la milito la itala entuziasmo kaj memkonfido kulminis kaj la italoj amase alliĝis en la armeon, esperante partopreni en la venanta milito.

Sed la 1-an de marto 1896 la italan kolonian korpuson kun 15.000 soldatoj apud Adua neniigis pli nombra etiopia armeo kaj la italoj estis devigitaj retiriĝi ĝis Eritreo. Malsukceso de la etiopia kampanjo ne restis sen sekvoj kaj kvin tagoj post la malvenko apud Adua demisiis premiero Francesco Crispi. La etiopia imperio dum defendis sian sendependecon de Italio kaj de ceteraj koloniaj potencoj, ĝis plua itala invado en la jaro 1936 kaj establo Itala Orienta Afriko, kiun en pluaj kvar jaroj de la dua mondmilito liberigis Aliancanoj.

En septembro de 1911 Italio proklamis militon al Osmanida imperio kaj la itala armeo elŝipiĝis en Libio. Tiu ĉi paŝo de la itala registaro de komence ĉe naciistoj, katolikoj kaj loĝantoj de sudo renkontiĝis kun granda reeĥo. Protestis sole socialistoj, inkluzive de la juna Benito Mussolini, kiuj montris fakton, ke Libio estas malriĉa dezerto, neproponanta kompenzon por penita itala klopodo. La milito daŭris unu jaron kaj finiĝis per agnosko de la itala registaro super Libio kaj insuloj de Dodekanesos. La okupacio de Libio alportis vicon da leĝoj diskriminantaj la indiĝenajn libianojn kaj iliajn perfortajn forŝovojn al Insuloj Tremiti. Ĉiu tria el tiuj ĉi fuĝintoj mortis pro subnutrado. En la okupita Libio kelkaj naciistoj vidis nur konformon de siaj ideoj, ke Ialio estas rajtigita regi al mediteranea regiono pro konkero de Grekio, adriatia marbordo en Dalmatio.

Giovanni Giolitti[redakti | redakti fonton]

Giovanni Giolitti

En la jaro 1892 itala ĉefministro unuafoje fariĝis Giovanni Giolitti. Kvankam lia registaro rapide la sekvantan jaron falis, Giolitti en la jaro 1903 revenis en la oficejon de premiero. Lia regado estis por mallonga tempo interrompita en la jaroj 1905-1906, sed poste ĝi retenis sin en la oficejo ĝis la jaro 1909. Danke al manipuladoj kun balotiloj kaj politikaj koruptoj li estadis kulpigata pro transformismo. La balottrompoj dum lia regado estis kutima praktiko, Giolitti helpis kun la baloto nur en riĉaj regionoj, kie li havis la plej grandan subtenon, dum malpli riĉajn regionojn, kie superis opozicio, li klopodis izoligi de la politiko kaj ilian loĝantaron fortimigi de la baloto. Situacio en la suda Italio tial estis malprogresiĝinta dum premiero Giolitti same, kiel dum liaj antaŭuloj. Kvar el kvin suditaloj estis analfabetoj kaj la malespera situacio leviĝis pro neĉeesto de proprumantoj de grundo kaj ĝi kondukis al ribeloj kaj fine eĉ al holodomoro.

La registaro de Giolitti orientiĝis en eksterlanda politiko por liberigo de rilatoj enkadre de Trikompanio, por bonaj rilatoj kun eŭropaj grandpotencoj kaj diference de la registro de Crispi por dampigo de imperiaj ekspansiemoj. La itala registaro prokrastis siajn planojn por prirego de Etiopio kaj en Itala Somalio estis proklamita protektorato. En la jaro 1911 la registaro de Giolitti decidis elsendi soldatarojn en Libion. La libia milito radikaligis opiniojn de Itala Socialista Partio kaj la pli posta faŝista gvidanto Benito Mussolini tiam vokis al perforta detronigo de la registaro. Giovanni Giolitti venis en la premieran seĝon ankoraŭ unufoje en la jaro 1920, sed la erao de liberalismo en Italio estis definitive for.

Komenco de faŝisma ŝtato[redakti | redakti fonton]

Kiam Benito Mussolini revenis el la Unua Mondmilito, en kiu li estis batalinta kiel fervora soldato, kiu jam antaŭĝojis pri denova granda milito, li retrovis sian landon en politika kaj ekonomia ĥaoso. Tio instigis lin formi ekstremajn politikajn partiojn. Origine membro de la Itala Socialista Partio, Mussolini iĝis ano de la Nacia Faŝisma Partio kaj sukcesis enigi ĝin en la italan parlamenton kun 35 seĝoj sekve de la baloto de 1921. Por gajni pli da potenco, li sendis siajn kvazaŭsoldatajn trupojn, la tiel-nomatajn nigroĉemizulojn, por estigi tumulton en la tuta lando, por timigi la italan popolon kaj por urĝi la italojn voĉdoni por sia partio en la balotoj. Fine, Mussolini kun siaj trupoj marŝis al Romo, la ĉefurbo. La registaro sub ĉefministro Facta timis la potencon de Mussolini kaj proklamis krizan staton. La reĝo tamen ne konsciis pri Mussolini kiel danĝero, sed kiel solvo de la politikaj krizoj, kies kontraŭbatalado povus rezulti en enlanda milito,[1] kaj kiam la faŝisto demandis la reĝon pri la politika stato en Italujo, li respondis: “Mi, la reĝo, petas vin tuj veni al Romo, ĉar mi deziras doni al vi la respondecon de la formado de ministerio”.[2] Tiumaniere Mussolini akiris la ŝtatan potencon en Italujo iĝante ĉefministro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Keko, Don: Mussolini's Rise to Power. Publikigata la 21-an de Novembro 2010. http://www.examiner.com/article/mussolini-s-rise-to-power. Vidita la 24-an de Decembro 2013.
  2. Penner, Andrew: How Benito Mussolini Came To Power. Ligilo: http://www.markville.ss.yrdsb.edu.on.ca/history/american/websites/penner/cametopower.html. Vidita la 24-an de Decembro 2013.