Italikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Popoloj sur la itala duoninsulo komence de la ferepoko (ĉirkaŭ la jaro 800 a.K.)

Italikoj estas la komuna nomo por grupo da antikvaj hindeŭropaj popoloj kaj trivoj de la itala duoninsulo. Kuna karakterizaĵo de ili estas la uzo de antikva lingvo el la italika lingvaro. Estas distingataj du lingvogrupoj, la latino-faliska (latianoj, faliskoj) kaj la oska-umbra (oskoj, umbroj, samnitoj). La italikoj inter la 12-a jarcento a.K. kaj 10-a jarcento a.K. de nordo trans la Alpoj enmigris en Italion. Ekde la 4-a jarcento la latinlingvaj romianoj, kerno de la latianoj, pli kaj pli armee dominis la aliajn italikajn popolojn kaj iom-post-iom subigis kaj integrigis ilin en la Romian Imperion, tiel ke la alilingvaj italikoj politike, lingve kaj kulture romaniĝis.

Dum la 19-a kaj frua 20-a jarcento sciencistoj supozis, ke la italikoj povus esti proksimaj parencoj kaj de la ĝermanoj kaj de la keltoj, kaj kune kun tiuj popolaroj povus esti branĉoj de komuna okcidenta hindeŭropa prapopolo. Novaj linvistikaj esploroj dela hindeŭropa lingvaro tamen montras, ke la ĝermana lingvaro probable pli proksime parencas kun la balta kaj slava lingvaroj, kaj la italikaj lingvoj nur pli proksime parencas al la kelta lingvaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]