Italo-disko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Italo-disko
Italo-disco
Kulturaj fontoj Ĉirkaŭ 1980; Italio, Eŭropo
Stilaj fontoj Nova ondo
Hi-NRG/Post-disko
disko
Space disko
Euro disko



Subĝenroj Spacesynth


Rilataj kategorioj
Vidu ankaŭ Italo disko muzikistoj Italo disko muzikistoj
v  d  r
Information icon.svg

Italo-disko ( en pluraj nacilingvoj Italo-disco) estas tre vasta nocio, kiu ensumigas multan diskotekan produkton el Eŭropo dum la 1980-aj jaroj.

Ĝi estas unu el unuaj formoj de la monda elektronika muziko (EDM). Tiu stilo evoluis en la paso de sepdekaj kaj en interŝanĝo de okdekaj jaroj en Italio, Hispanio, Germanio kaj aliaj partoj de Eŭropo.

Karakteriza signo de la italo-disko estas precipe futurisma, absolute diferenca kaj kvazaŭ universa sono, kiun oni celigis per sintezilo, voĉdekodilo kaj drummaŝino. Dum la okdekaj jaroj, la termino Italo-disko ensumigis plimulte neamerikanan kaj nebritan dancmuzikon. En Usono kaj Granda Britio la italo-disko estis tute nekonata, plimulte temis pri undergroundan scenon.

Pli poste ĝi inspiris polan ĝenron disko-polo.


Ekzemploj:

Terminologio[redakti | redakti fonton]

La vorto italo-disko devenas el serioj Italo Boot Mix - megamiksoj el la jaro 1983 de Bernhard Mikulski (tiu fondis ZYX Music), kiujn ensumigis italan kaj germane produktatan diskotekan muzikon. Sed tiu ĉi italo-disko muziko estis iam markata ankaŭ kiel "Rock Elettronico" aŭ "Balli da Discoteca" (disco dance).

Interpretoj[redakti | redakti fonton]

Inter italo-disko interpretoj apartenas ekzemple Savage, Ken Laszlo, P.Lion, Ivan, Albert One, Radiorama, Valerie Dore, Sabrina, Scotch, Baltimora, Righeira, Fancy, Ryan Paris, Spagna, Miko Mission, Mike Mareen, Silver Pozzoli, La Bionda, Gazebo, Eddy Huntington, Den Harrow, Ricchi e Poveri, Toto Cutugno, Alphaville, C. C. Catch, Bad Boys Blue, Modern Talking.