Italo Calvino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Italo Calvino intervistato da Luigi Silori nel 1958.

Italo Calvino (naskiĝis la 15-an de oktobro 1923 en Santiago de las Vegas, Kubo, mortis la 19-an de septembro 1985 en Siena, Italio) estis itala verkisto.

Biografio

Calvino naskiĝis en Kubo, kie laboris lia patro. Tre juna li transloĝiĝis al Italio ĉe Sanremo, kie li havis laikan kaj kontraŭfaŝisman edukadon. Li komencis studi agrikulturon ĝis eksplodo de 2-a Mondmilito. En la jaro 1943 li aliĝis al partizanoj kaj en 1945 al la Itala Komunista partio (al kiu li apartenis ĝis 1956 kiam soveta armeo invadis Hungarion), kaj li komencis studojn pri Literaturo. En tiu epoko li ekkonas la verkiston Cesare Pavese.

En 1947 li publikigis sian unuan romanon, Il sentiero dei nidi di ragno bazita je sia sperto kiel partizano kaj en 1949 la rakonton Ultimo viene il corvo. Inter la jaroj 1952 kaj 1959 li verkis la trilogion I nostri antenati formita per Il visconte dimezzato,Il barone rampante kaj Il cavaliere inesistente.

Calvino estis verkisto, kiu - pasante tra diversaj periodoj kaj stiloj - daŭrigis la publikadon ĝis sia morto en 1985 dum pretigis la Lezioni americane por Universitato Harvard, konitaj post lia morto kune kun Sotto il sole giaguaro, La strada di San Giovanni kaj Prima che tu dica pronto.

Verkoj

  • Il barone rampante (1957)
  • Il cavaliere inesistente (1959)
  • Il visconte dimezzato (1952)
  • Marcovaldo (1963)
  • Fiabe italiane (1956)
  • Gli amori difficili
  • Lezioni americane (1985)
  • Il sentiero dei nidi di ragno (1947)
  • Le città invisibili (1972)
  • Le cosmicomiche (1965)
  • Racconti
  • Ultimo viene il corvo (1949)
  • Palomar (1983)
  • La giornata di uno scrutatore (1964)
  • L'entrata in guerra
  • Collezione di sabbia
  • Il castello dei destini incrociati (1969)
  • La taverna dei destini incrociati (1973)
  • La speculazione edilizia
  • Se una notte d'inverno un viaggiatore (1979)
  • Sotto il sole giaguaro
  • Ti con zero (1968)
  • La strada di san Giovanni
  • Una pietra sopra
  • Perché leggere i classici
  • La nuvola di smog - La formica argentina
  • Prima che tu dica "pronto"
  • Sulla fiaba
  • Eremita a Parigi