Italo Svevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Italo Svevo

Italo SVEVO, realnome: Ettore SCHMITZ (naskiĝis la 19-an de decembro, 1861, mortis la 13-an de septembro, 1928) estis itallingva verkisto.

Li naskiĝis en Triesto, kiel filo de juda komercisto de vitraĵoj. De 1873 ĝis 1878 li vivis en Germanio; reveninte al Triesto li fariĝis bankoficisto kaj poste entreprenisto.

Liaj unuaj du romanoj Una vita kaj Senilità (Maljuneco) aperintaj en 1892 kaj 1898 apenaŭ kaptis la atenton de la publiko, kaj li dum 25 jaroj nenion publikigis. Famon li tamen gajnis per sia amiko James Joyce, kiu malkovris la talenton de Svevo kaj subtenis lian karieron.

La 1-an de februaro de 1926 la franca revuo Le Navire d'Argent tradukis pecon de Senilità kaj tri ĉapitrojn de lia tria romano La coscienza di Zeno (La Konscienco de Zeno): Komenciĝis la eŭropa literatura fortuno de Svevo.

La verkaro de Italo Svevo estas influita de la naturalismo kaj de la psikoanalizo de Sigmund Freud. Krom romanojn li verkis teatraĵojn, rakontojn kaj eseojn.

Svevo mortis dum trafikakcidento en Motta di Livenza.

Leopold Bloom estas fikcia protagonisto kaj heroo de la verko de James Joyce nome Uliso. Lia pilgrimado kaj trafoj en Dublino la 16an de Junio 1904 respegulas, je pli banala kaj ĉiutaga skalo, tiujn de Uliso/Odiseo en Odiseado. La rolulo de Leopold Bloom estis inspirita de la tre proksima rilato de James Joyce kun Aron Ettore Schmitz (Italo Svevo), aŭtoro de La coscienza di Zeno. Tiu estas la filo de hungardevena judo kiu konvertiĝis al la protestantismo en Irlando, kiu siavice konvertiĝas al la katolikismo por edziĝo.

Listo de verkoj

  • Una vita (romano, 1892)
  • Senilità (romano, 1898)
  • La coscienza di Zeno (romano, 1923)
  • Una burla riuscita (rakontoj, 1928)
  • Un marito (teatraĵo, eld. 1931)
  • Saggi e pagine sparse (eseoj kaj fragmentoj, eld. 1949)