Itigiaj-sumbuaj densaĵoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Itigiaj-sumbuaj densaĵoj
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandojTanzanio, Zambio

Koordinatoj5° 33′ 0″ S, 34° 27′ 0″ O (mapo)-5.5534.45Koordinatoj: 5° 33′ 0″ S, 34° 27′ 0″ O (mapo) [+]

Areo10 997 km² (1 099 700 ha)
vdr
Situo de la tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj en la mondo.

La itigiaj-sumbuaj densaĵoj estas tersupraĵa ekoregiono el la orientafrik-savana ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj de Orienta Afriko.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono konsistas el du etaj areoj de densa arbedaro en Tanzanio kaj en Zambio; eta parteto situas trans la landlimo kun Kongo Kinŝasa. Ambaŭ enklavoj estas ĉirkaŭataj de la centra-zambezaj mjombaroj. La tanzano enklavo limtuŝas krome, sudoriente, la tanzanan arbedan savanon; tiu de Zambio oriente limtuŝas Tanganjikon kaj okcidente la zambezajn inunditaj herbejojn, apud Mŭero.

La densaĵoj troviĝas en la ebenaĵoj inter la lagoj Mŭero kaj Tanganjiko en Zambio (inter altitudoj de 950 m kaj 1 200 m), kaj apud la urbo Itigio en Tanzanio. La klimato konsistas el malvarmeta kaj seka sezono de majo al aŭgusto, varmega seka sezono da aŭgusto al novembro, kaj pluva sezono de novembro al aprilo [1]. La averaĝaj jaraj precipitaĵoj sumiĝas je 1 400 mm en la zambia enklavo, kaj je 500 mm en la tanzana.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La ekstreme densa, nepenetrebla karakteriza vegetaĵaro estas tute diferenca de tiu de la ĉirkaŭantaj savanoj. Oni estas registrinta pli ol cent da lignecaj specioj, ĝenerale arbedoj tre multbranĉaj, sendornaj , altaj inter 3 kaj 5 metroj. La plejmulto de la specioj estas decidua. Oftaj specioj estas Baphia burttii, B. massaiensis, Bussea massaiensis, Burttia prunoides, Combretum celastroides subsp. orientale, Grewia burttii, Pseudoprosopsis fischeri, kaj Tapiphyllum floribundum.

Okaze jenaj specioj levas sin ekde la pli malalta kanopeo por konstitui malferman supran kanopeon de 6 al 12 m alto : Albizia petersiana, Craibia brevicaudata subsp. burtii, kaj Bussea massaiensis.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Tradicie vivejo de la elefanto (Loxodonta africana) kaj de la nigra rinocero (Diceros bicornis), la areo estas minacataj per ŝtelĉasado kaj la rinocero estis ekstermata en la areo. Restus ankoraŭ kelke da populacioj de la afrika bubalo (Syncerus caffer). La densaĵoj ankaŭ estas hejmo al tri endemiaj reptilioj : Rhinotyphlops gracilis (serpentoj), Sepsina tetradactyla (skinkedoj), kaj Latastia johnstoni (lacertoj).

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

La arbedaroj estas grandskale forigataj por brulligno kaj por kultivado ĉar la loĝantaro de ambaŭ landoj kreskas. En Tanzanio 50% estas senarbarigita kaj 70% en Zambio. Nur en Zambio ekzistas iun protekton en Nacia Parko Mveru-Vantipa kaj en Nacia Parko Sumbuo. La plej vastaj areoj de arbedaro restas sur la nordaj lagbordoj de Mveru-Vantipa kaj en la orienta parto de la zambiaj itigiaj-sumbuaj densaĵoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle WWF ecoregion Itigi-Sumbu thicket

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
AT0701 Angolaj mjombaroj  Angolo,  Demokratia Respubliko Kongo
AT0702 Angolaj mopanearoj  Angolo, {{{1 Namibio
AT0704 Centra-zambezaj mjombaroj  Burundo,  Demokratia Respubliko Kongo,  Malavio,  Tanzanio,  Zambio
AT0705 Orient-sudana savano  Centr-Afrika Respubliko,  Ĉado,  Eritreo,  Etiopio,  Kameruno,  Demokratia Respubliko Kongo,  Sudano,  Sud-Sudano,  Ugando
AT0706 Orientaj mjombaroj  Mozambiko,  Tanzanio
AT0707 Gvinea arbara-savana mozaiko  Benino,  Kameruno,  Ebura Bordo,  Gambio,  Ganao,  Gvineo,  Gvineo-Bisaŭo,  Niĝerio,  Senegalo,  Sieraleono,  Togolando
AT0708 Itigiaj-sumbuaj densaĵoj  Demokratia Respubliko Kongo,  Tanzanio,  Zambio
AT0712 Nord-konga arbara-savana mozaiko  Centr-Afrika Respubliko,  Kameruno,  Demokratia Respubliko Kongo,  Sud-Sudano,  Ugando
AT0713 Sahela savano de akacioj  Burkino,  Kameruno,  Ĉado,  Eritreo,  Etiopio,  Malio,  Maŭritanio,  Niĝero,  Niĝerio,  Senegalo,  Sudano
AT0718 Sud-konga arbara-savana mozaiko  Angolo,  Demokratia Respubliko Kongo
AT0721 Viktori-basena arbara-savana mozaiko  Burundo,  Etiopio,  Kenjo,  Demokratia Respubliko Kongo,  Ruando,  Tanzanio,  Ugando
AT0722 Okcident-sudana savano  Benino,  Burkino,  Ebura Bordo,  Gambio,  Ganao,  Gvineo,  Malio,  Niĝero,  Niĝerio,  Senegalo,  Togolando
AT0723 Okcident-konga arbara-savana mozaiko  Angolo,  Gabono,  Respubliko Kongo,  Demokratia Respubliko Kongo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]