Itinero memoriga pri Bertha Benz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bertha Benz Memorial Route
oficiala indikilo:
lando: Germanio
distanco: 194 km-oj (120 mejloj)
loko: ĉirkaŭ meze inter Frankfurt ĉe Majno

kaj Baden-Baden

federacia lando: Baden-Virtembergo
regiono: norda Badenio
direkto: norde-suden, sude-norden
starto: Mannheim
plej fora distanco: Pforzheim
fino: Mannheim
alteco: de 86 m ĝis 359 m super la marnivelo
Mapo de Germanio kun la oficiala itinero memorigante la veturadon de Bertha en 1888

La Itinero memoriga pri Bertha Benz (origine: Bertha Benz Memorial Route) estas germana turista itinero en Baden-Virtembergo [1] kaj membro de la Eŭropa Itinero de Industria Heredaĵo (angle: ERIH = European Route of Industrial Heritage)[2]. Ek de sia malfermo en 2008 ĝi ebligas sekvi la spurojn de la unua iom longa per aŭtomobila vojaĝo de la mondo en la jaro 1888.

Historio

Bertha Benz (1849 – 1944)

La aŭtomobilon inventis d-ro Karl Benz en la jaro 1886 en Mannheim (Germanio) (landa patento nr-o 37435)[3][4] – sed neniu deziris aĉeti ĝin.

Komence de aŭgusto 1888[5] Bertha Benz kun siaj filoj Richard kaj Eugen, dekkvar- kaj dekkvin-jaraĝaj, veturis sen scio de sia edzo per unu el la nov-konstruitaj aŭtomobiloj, patent-motorĉaro n-ro 3, de Mannheim al Pforzheim, estante la unuaj personoj, kiuj per aŭtomobilo veturis pli foren ol nur tre mallongan distancon[6]. La distanco estis ĉirkaŭ 104 km-oj (64 mejloj). Antaŭ tiu ĉi historia veturado la vojaĝdistancoj estis nur mallongaj kaj sole provoj kun akompano de mekanikistoj[7][8].

Kvankam la kaŭzo de la vojaĝo laŭdire estis viziti la patrinon[9], Bertha Benz krome havis alian motivon: montri al sia talenta edzo – kiu neglektis adekvatan surmerkatigon de sia invento (preterlasinte pripensojn prosperigi la spitojn) – ke la aŭtomobilo povus esti finance sukcesa kiam ĝi montriĝas utila por la ĝenerala publiko.[6]

Survoje ŝi solvis plurajn problemojn. Ŝi devis trovi Ligroinon por ties uzo kiel fuelo [10], kemia purigilo (el malpeza petrola benzino), kiu estis havebla nur en apotekoj. Tiel la ankoraŭ nun ekzistanta Stadt-Apotheke (urba apoteko) en Wiesloch, urbo kelkajn kilometrojn sude de Heidelberg, fariĝis la unua benzinstacio de la mondo[11]. Forĝisto[12] en Bruchsal devis helpi ripari ĉenon. Tegaĵoj de bremsoj estis ŝanĝitaj en Bauschlott/Neulingen[13], norde de Pforzheim. Kaj Bertha Benz devis uzi sian longan rektan harpinglon por purigi la ŝtopitan fuelan tubeton kaj uzi sian ŝtrumpoligilon por izoli draton[14].

Bertha kaj ŝiaj filoj forlasis Mannheim dum tagiĝo kaj alvenis en Pforzheim iom post noktiĝo, telegrame sciiginte al Karl pri la sukcesa vojaĝo[15]. Tri tagojn poste ili revenis al Mannheim.

Laŭlonge de la vojo kelkaj personoj estis timigitaj pro la aŭtomobilo kaj la novspeca vojaĝmaniero ricevis vastan konatecon[16] – kion ŝi estis serĉinta. La veturo estis tre helpa por Karl Benz, ĉar pro la rakontoj de la edzino pri ĉio kio estis okazinta dum la vojaĝo, li kapablis enkonduki kelkajn plibonigojn – kaj ankaŭ ŝi mem faris gravajn sugestojn, kiel la enigon de aldona rapidumo por facila algrimpo sur altaĵojn[17].

Respondeca komisio

En 2007 neprofitocela iniciato, gvidata de Edgar kaj Frauke Meyer, fondis du asociojn, Bertha Benz Memorial Route e.V. kaj Bertha Benz Memorial Club e.V., rememorige al Bertha Benz kaj ŝia historia pionira ago.

La 25-an de februaro 2008 la Itinero Memoriga pri Bertha Benz oficiale estis aprobita de la germanaj ŝtataj aŭtoritatoj kiel turista aŭ pitoreska itinero, dinamika monumento de 194 km-oj da germana industria kulturo.

Itinero

Forvetura

Benz-a patent-motorĉaro nr-o 3 de la jaro 1888

suden, de Mannheim al Pforzheim, ĉirkaŭ 104 km-oj (64 mejloj):

GPS-Download

Mannheim, Mannheim-Feudenheim, Ilvesheim, Ladenburg, Schriesheim, Dossenheim, Heidelberg, Leimen, Nußloch, Wiesloch, Mingolsheim, Langenbrücken, Stettfeld, Ubstadt, Bruchsal, Untergrombach, Weingarten, Karlsruhe-Grötzingen, Berghausen, Söllingen, Kleinsteinbach, Wilferdingen, Königsbach, Stein, Eisingen, Pforzheim

Revena

norden, de Pforzheim al Mannheim, ĉirkaŭ 90 km-oj (56 mejloj):

GPS-Download

Pforzheim, Bauschlott, Bretten, Gondelsheim, Helmsheim, Heidelsheim, Bruchsal, Forst, Hambrücken, Wiesental, Kirrlach, Reilingen, Hockenheim, Talhaus, Ketsch, Schwetzingen, Mannheim-Friedrichsfeld, Mannheim-Seckenheim, Mannheim

Pejzaĝoj

La aŭtenta itinero de Bertha Benz ne nur ligas preskaŭ forgesitajn originajn regionojn, kiujn ŝi preterpasis dum sia vojaĝo, ĝi ankaŭ kondukas al unu el la plej allogaj pitoreskaj regionoj de Germanio, la vinkultura regiono en Badeno.

Tiu ĉi itinero de industria heredaĵo de la homaro sekvas plurajn ‘’romiajn ŝoseojn’’ en la regiono de la supra rejna ebenaĵo, ekz. la t.n. Bergstraße (montoŝoseo), ĝi kondukas laŭlonge de la piedo de la Odenvaldo-montaro kaj Kraichgau, kaj mallonge antaŭ la alveno en Karlsruhe ĝi apartiĝas en la valon de Pfinz, kondukante al Pforzheim, la enirejo de la Nigra Arbaro.

Ĉar Bertha timis pro kelkaj krutaj montoj[18], la revena vojo sekvis alternativan itineron, kiu finfine kondukis laŭlonge de la rivero Rejno por atingi Mannheim.

Vidindaĵoj

Indikoj

Notoj

Ŝablono:Reflist

Bibliografio

  • (Karl Volk:) Carl Benz. Lebensfahrt eines Erfinders. Koehler & Amelang 1925, senŝanĝa represaĵo, München 2001, ISBN 3-7338-0302-7. (Reta versio)
  • Angela Elis: Mein Traum ist länger als die Nacht. Wie Bertha Benz ihren Mann zu Weltruhm fuhr. Hoffmann und Campe, Hamburg 2010, ISBN 978-3-455-50146-9.
  • Hans-Erhard Lessing u.a. (Hg): Die Benzwagen. Represaĵo de la publikaĵo de la firmao el 1913. Wellhöfer-Verlag, Mannheim 2008
  • Hans-Erhard Lessing: Mannheimer Pioniere. Wellhöfer-Verlag, Mannheim 2007
  • Winfried A. Seidel: Carl Benz. Eine badische Geschichte. Edition Diesbach, Weinheim 2005, ISBN 3-936468-29-X.

Eksteraj ligiloj

  1. Oficiala turisma retejo de Baden-Württemberg
  2. ERIH European Route of Industrial Heritage – la asocia retejo
  3. Originala patenta priskribo
  4. retejo de Mercedes Benz pri Carl Benz' patent
  5. Winfried A. Seidel: Carl Benz. Eine badische Geschichte. Edition Diesbach, Weinheim 2005, ISBN 3-936468-29-X., page 43
  6. 6,0 6,1 retejo de Mercedes Benz
  7. (Karl Volk:) Carl Benz. Lebensfahrt eines Erfinders. Koehler & Amelang 1925, senŝanĝa represaĵo München 2001, ISBN 3-7338-0302-7. (reta versio), ĉapitro "Die ersten Fahrten: Im Fabrikhofe & Auf der Straße"
  8. Winfried A. Seidel: Carl Benz. Eine badische Geschichte. Edition Diesbach, Weinheim 2005, ISBN 3-936468-29-X, page 38: Artikolo en "Badische Landeszeitung", 4-a de junio 1886, kaj en "Generalanzeiger", 6-a de septembro 1886.
  9. (Karl Volk:) Carl Benz. Lebensfahrt eines Erfinders. Koehler & Amelang 1925, senŝanĝa represaĵo München 2001, ISBN 3-7338-0302-7. (reta versio), ĉapitro: "Wir fahren in die Welt! Die erste Fernfahrt".
  10. retejo de la itinero memoriga pri Bertha Benz Memorial Route
  11. La monde unua benzinejo
  12. (Karl Volk:) Carl Benz. Lebensfahrt eines Erfinders. Koehler & Amelang 1925, senŝanĝa represaĵo München 2001, ISBN 3-7338-0302-7. (reta versio), ĉapitro: "Wir fahren in die Welt! Die erste Fernfahrt".
  13. http://www.neulingen.de/index.cfm?fuseaction=neulingen&rubrik=historisches&id=26 La ledon najlis sur la bremsblokojn ŝuisto Karl Britsch antaŭ gastejo "Adler" (aglo).
  14. Prof. John H. Lienhard: The Engines of Our Ingenuity (la maŝinoj de nia ingenieco)
  15. (Karl Volk:) Carl Benz. Lebensfahrt eines Erfinders. Koehler & Amelang 1925, senŝanĝa represaĵo München 2001, ISBN 3-7338-0302-7. (Onlineversion), ĉapitro: "Wir fahren in die Welt! Die erste Fernfahrt".
  16. * (Karl Volk:) Carl Benz. Lebensfahrt eines Erfinders. Koehler & Amelang 1925, senŝanĝa represaĵo München 2001, ISBN 3-7338-0302-7. (reta versio), ĉapitro: "Der neue Wagen holt sich auf der Münchener Ausstellung 1888 die Große Goldene Medaille".
  17. (Karl Volk:) Carl Benz. Lebensfahrt eines Erfinders. Koehler & Amelang 1925, senŝanĝa represaĵo München 2001, ISBN 3-7338-0302-7. (reta versio), fine de la ĉapitro: "Wir fahren in die Welt! Die erste Fernfahrt".
  18. http://www.neulingen.de/index.cfm?fuseaction=neulingen&rubrik=historisches&id=26 Por reveni ŝi preferis la malpli montan itineron tra Bauschlott.