Itokawa Hideo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ITOKAWA Hideo (japane 糸川 英夫, naskiĝis la 20-an de julio 1912 en Tokio, mortis la 21-an de februaro 1999) estis pioniro de la japana raketotekniko kaj de la japana kosmoesplora programo. Oni nomas lin en Japanio kiel D-ro Raketo.

Itokawa havis enorman talenton kaj trasaltis lernojarojn. Li finstudis en 1935 pri avia tekniko en Universitato Tokio. Li laboris ekde 1941 samloke kiel docento.

Dum la dua mondmilito, li konstruis aviadilojn ĉe Nakajima Aircraft Company. Li planis la ĉasaviadilon Nakajima Ki-3 Hayabusa.

Oni nomumis lin en 1948 ordinara profesoro en la Universitato Tokio. Li pensiiĝis en 1967 kaj fondis propran instituton.

Itokawa interesiĝis pri diversaj fakterenoj, okupiĝis pri sporto, filozofio, muziko kaj eĉ aranĝis orĥestron, agadis kiel verkisto. Li verkis 49 librojn, el kiuj pluraj iĝis plejvendataj (bestselero).

Honore je lia agado, oni nomumis asteroidon (25143) al Itokawa, kiu estas celo de la kosmosondilo Hayabusa.