Icukuŝima-Sanktejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Itsukushima-Sanktejo)
Icukuŝima-Sanktejo
Sanktejo
Blazono
Itsukushima shrine • ichinomiya [+]

LandoJapanio
Regionogubernio Hiroŝima

SituoIcukuŝima en Hacukaiĉi-urbo
- koordinatoj34° 17′ 45″ N, 132° 19′ 11″ O (mapo)34.295833333333132.31972222222Koordinatoj: 34° 17′ 45″ N, 132° 19′ 11″ O (mapo)
Areo4,31 km² (431,2 ha) [+]

Estiĝo593
Poŝtkodo739-0588 [+]

Icukuŝima-Sanktejo (Japanio)
Icukuŝima-Sanktejo (Japanio)
DEC
Icukuŝima-Sanktejo
Icukuŝima-Sanktejo

Map
Icukuŝima-Sanktejo

Vikimedia Komunejo:  Itsukushima Shinto Shrine [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La konstruaĵoj kiuj konsistigas la sanktejon estas ankaŭ konstruitaj en la akvo

Icukuŝima-Sanktejo (japane 厳島神社, icukŝima ĝinĵa) estas ŝintoa Sanktejo en Icukuŝima en Hacukaiĉi-urbo en la gubernio Hiroŝima en Japanio.

La ĉefaj konstruaĵoj troviĝas antaŭ la insulo sur plialtigita platformo, kies pilieroj troviĝas enakve dum la alta tajdo. Tiel la tuta sanktejo ŝajnas surakva. 280 metrojn longa tegmentita koridoro ligas la konstruaĵojn.

Famega estas la torijo el la jaro 1875, la plej granda tia. Ĝi estas unu el la plej fotitaj simboloj de Japanio. Tia torijo simbolas la limon inter la reala kaj la spirita mondoj. Ĉar la torijo troviĝas je ĉirkaŭ 160 metroj antaŭ la insulo, evidentiĝas, ke ne nur la insulo mem, sed ankaŭ la ĉirkaŭa akvo estis sakrala.

Parto de la sanktejo estas la plej malnova noscenejo en la mondo. Tiu scenejo konsistis el tegmentita scenejo, ponto kaj ejo por la aktoroj.

La sanktejo estas unu el la plej ŝatataj (kaj plej altekostaj) ejoj por tradiciaj japanaj geedziĝoj. Malofte oni montras tradiciajn ceremoniajn dancojn (Kagura) akompanataj de tradiciaj muzikiloj.

La sanktejo kultas Munakata Sanjojin.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Itsukushima-sanktejon kreis Saeki no Kuramoto, en la jaro 593. Ĉirkaŭ 1168 la nuna konstruaĵo estis konstruita de Taira no Kiyomori. Ankaŭ post la falo de Heike-Familio, la sanktejo estis honorita de la Minamoto-klano. Tamen, dum la Sengoku-epoko la sanktejo perdis sian prosperon. En 1555 Mori Motonari venkis je la batalo de Icukuŝima, li subtenis kaj riparis ĝin.

UNESKO deklaris la sanktejon kaj la torijon monda kultura heredaĵo en 1996.

Komence de septembro 2004 granda tajfuno detruis parton de la sanktejo, kiu estis rapide riparita.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Estas 10 minutoj ŝipe de Miyajima-guchi ĝis Mijajima-Ĝetkajo. Estas 5 minutoj piede de Mijajima-guchi ĝis Miyajima-StacioHiroden-Miyajima-guchi-Stacio.

Externaj ligiloj[redakti | redakti fonton]